Gregory II Abu 'l-Faraj bar Ahron ankaŭ kontata kiel Abulfaragius estis persa historiisto, gramatikisto, biblikomentisto, verkisto, episkopo, teologo kaj filozofo.

Bar Hebreo
(1226-1286)
Bildo de Bar Hebreo, siria episkopo kaj teologo
Bildo de Bar Hebreo, siria episkopo kaj teologo
Persona informo
ܡܪܝ ܓܪ��ܓܘܪܝܘܣ ܒܪ ܥܒܪܝܐ
Naskiĝo 1226
en Ebro, apud Malatya, Ruma sultanlando
Morto 30-an de julio 1286
en Maragha, Persio
Tombo Mar Mattai monastery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ortodoksismo vd
Etno Asirianoj vd
Lingvoj siriaarabapersaarmena vd
Profesio
Okupo historiisto
teologo
verkisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Letter to the catholicus Denha ❦
Chronicle ❦
History of the dynasties vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Bar Hebreo estis filo de la kuracisto, Aaron (Hārūn bin Tūmā al-Malaṭī, araba: هارون بن توما الملطي الملطي). Bar Hebreo estis naskita en la vilaĝo de ʿEbra (Izoli, turke: Kuşsarayı) apud Malatya, Sultanlando de Rum (nun Turkio, en la provinco de Elazığ). Sub la prizorgo de sia patro, li komencis kiel knabo (a teneris unguiculis) la studon de medicino kaj de multaj aliaj branĉoj de scio, kiujn li neniam forlasis.

Mongola generalo invadis la areon de Malatya, kaj malsaniĝante, serĉis kuraciston. Aaron, la hebrea kuracisto, estis alvokita. Post lia resaniĝo, la mongola generalo kaj Aaron, kiu kunportis sian familion, iris al Antioĥio. Tie Bar Hebreo daŭrigis siajn studojn kaj kiam li estis proksimume deksepjara li iĝis monaĥo kaj komencis gvidi la vivon de ermito.

 
"Chronicon ecclesiasticum", verko de Bar Hebreo, eldonita en 1573.
 
"La Kremo de la Scienco", verko de Bar Hebreo, eldonita en 1340, Biblioteca Medicea Laurenziana.

El Antioĥio Bar Hebreo iris al Tripolo, en Fenicio (fakte en la Graflando de Tripolo, krucista ŝtato liatempe), kaj studis retorikon kaj medicinon. En 1246, li estis konsekrita episkopo de Gubos fare de la Siria Ortodoksa Patriarko Ignaco la 3-a David, kaj en 1252 li translokiĝis al Aleppo.

En 1255 li denove translokiĝis al la sidejo de Laqabin kaj finfine fariĝis primato, aŭ mafriano, el la Oriento fare de Ignaco la 4-a Yeshu, en 1264. Liaj episkopaj devoj ne malhelpis liajn studojn; li profitis la multnombrajn vizitojn, kiujn li devis fari tra la vasta provinco, por konsulti la bibliotekojn kaj interparoli kun la kleraj viroj, kiujn li hazarde renkontis.

Tiel li iom post iom akumulis grandegan erudicion, konatiĝis kun preskaŭ ĉiuj branĉoj de laika kaj religia scio, kaj en multaj kazoj plene regis la bibliografion el diversaj temoj kiujn li entreprenis trakti.

Bar Hebreo konservis kaj sistemigis la laboron de siaj antaŭuloj, aŭ per kondensado aŭ per rekta reproduktado. Kaj pro siaj virtoj kaj pro sia scienco, Bar Hebreo estis alte estimata.

Li mortis en Maragha, mongola ĥanlando, kaj estis entombigita ĉe la Mor Mattai Monaĥejo, proksime de Mosulo. Li lasis aŭtobiografion, troveblan en Giuseppe Simone Assemani (1687-1768), Biblioth. Orient., II, 248–263; la raporto pri lia morto estis verkita fare de sia frato, la mafriano Gregorio la 3-a (Grigorius bar Saumo; m. 1307/8).

Verkaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  • Simako Ebionita (2-a jarcento)
  • Teofilo de Edeso (695-785)
  • Nasir ad-Din at-Tusi (1201-1274)
  • Ignatius la 4-a Yeshu (1264–1283)
  • William Laud (1573-1645), episkopo de Anglio
  • Edward Pococke (1604-1691)
  • Jean Baptiste Abbeloos (1836-1906), belga orientalisto
  • Paul Bedjan (1838-1920), irana orientalisto