Camaragibe
Camaragibe [kamaraĝibe] estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.
Camaragibe | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | |||
municipo de Brazilo, urbego [+] | |||
Regno | Brazilo | ||
Subŝtato | Pernambuko | ||
Supermara alteco | 55 m [+] | ||
Koordinatoj | 8° 1′ S, 34° 59′ U (mapo)-8.0219444444444-34.980833333333Koordinatoj: 8° 1′ S, 34° 59′ U (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 55,08 km² (5 508 ha) [+] | ||
Areo | 55,08 km² (5 508 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 155 054 [+] (2015) | ||
Denseco | 2 815,07 loĝ./km² [+] [+] | ||
Urbiĝigo | 1982 | ||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||
|
|||
|
|||
Vikimedia Komunejo: Camaragibe [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Geografio
redaktiCamaragibe situas sur la apudmara ebenaĵo en orienta parto de la lando. Recife troviĝas 8, Maceió 201, Natalo (Brazilo) 250, Salvador de Bahio 675, Teresina 927, São Luís 1198, Belo Horizonte 1638, Braziljo 1652, Belém 1666, Goiânia 1826, Nova Iguaçu 1873, Rio-de-Ĵanejro 1876, Campinas 2101, Guarulhos 2115, San-Paŭlo (urbo) 2126, Curitiba 2457, Campo Grande 2525, Manaus 2826, Porto Alegre 2976 km.
Historio
redaktiLa plej frue indiĝenoj vivis en tiu areo. Post la portugala alveno ĉirkaŭ en 1500 la indiĝenoj vivis plu paceme. La teroj estis utiligitaj komence kiel "minejo" de lignoj, poste oni kultivis sukerkanojn. En Camaragibe en 1549 jam funkciis mueliloj por la sukerkanoj. Nederlanda invado okazis en 1645, poste la bienoj estis bruligitaj fare de la indiĝenoj. Inter 1891 kaj 1895 estis establita tekstila uzino. En 1963 kreiĝis la municipo, Camaragibe urbiĝis en 1982.
Ekonomio
redaktiEn Camaragibe oni okupiĝas pri komerco kaj industrio.
Klimato
redaktiCamaragibe situas en tropika klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C, dum la jaro ĝi varias inter 20-30 °C. Jare pluvas po 1691 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo-julio pli ofte, inter oktobro-decembro pli malofte.
Trafiko
redaktiCamaragibe estas ligita al Recife per metroo.
Fontoj
redakti- oficiala paĝo Arkivigite je 2016-03-27 per la retarkivo Wayback Machine portugale
- mapo, distancoj Arkivigite je 2016-03-23 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans
- Portugala Vikipedio helpe de Guglo