Fergano
Fergano (uzbeke Fargʻona, antaŭe per cirila alfabeto Фарғона, perse فرغانه [Farġāna], ruse Фергана [Fergana], ĉine 费尔干纳 [Dàjuān]) estas urbo en la oriento de Uzbekio. Komence de la jaro 2020 en la urbo vivis 288 850 loĝantoj, en la tuta urba aglomeraĵo 513 449. La urbo situas 300 kilometrojn sudoriente de la urbo Taŝkento en la sudo de la Fergana Valo, nomata laŭ la urbo, kaj estas ĉefurbo kaj kultura centro de la samnoma regiono Fergano. Ĝi provizore en Esperanto nomatas Fergano, ĉar la nomigo de la valego Fergana Valo, simila al la nomigo en multaj aliaj lingvoj, jam pli longe kutimiĝis kaj la urbonomo jen respondas, kvankam tiu urba nomo pli apogiĝas je la imperia rusa ol la loka uzbeka lingvo.
Fergano◇Fargʻona◇Фарғона | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Uzbekio | ||||
Provinco | regiono aŭ provinco Fergano | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 712000–712200 • 150100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 288 850 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 021 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 23′ N, 71° 47′ O (mapo)40.38638888888971.786388888889Koordinatoj: 40° 23′ N, 71° 47′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 590 m [+] | ||||
Areo | 95,6 km² (9 560 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Fergana [+] | |||||
Klimato
redaktiJare pluvas/naĝas en Fergano preskaŭ 193 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter junio-septembro iom malpli. La averaĝa temperaturo estas 14 °C, ĝi varias laŭ la monatoj inter 9-20 °C. Inter julio-aŭgusto foje oni mezuras pli ol 40 °C, inter oktobro-aprilo ofte frostas, eĉ inter novembro-februaro la temperaturo foje falas sub −20 °C.