Harry S. Truman
la 33a prezidanto de Usono, kiu prezidis de 1945 ĝis 1953
Harry S. TRUMAN [hari es truman] (la "S" ne rilatas al nomo), la tridek-tria prezidanto de Usono, naskiĝis la 8an de majo 1884, en Lamar, Misurio. Li mortis 88-jaraĝa, la 26an de decembro 1972 en Independence, Misuro, pro renaj problemoj.
Truman estis vicprezidanto sub Franklin D. Roosevelt. Lia edzino estis Elizabeth Virginia Wallace, kaj ili havis unu filinon. Truman estis baptisto.
Dum lia administrado kiu plenumis la kernon de la nomita Truman-doktrino (1945-1953) okazis;
- 1945- la 8-an de majo- La Venko en Eŭropo
- 1945- la 6-an kaj la 9-an de aŭgusto- Atombomboj falis sur la urbojn de Hiroŝimo kaj Nagasako, Japanio.
- 1945- la 14-an de aŭgusto- La Venko en Japanio
- 1945- la kreo de la Unuiĝintaj Nacioj, Sanfrancisko
- 1947- la Akto de Taft-Hartley
- 1947- la Akto de la Prezidanta Sukcedo
- 1948- la Plano de Marshall - por helpi Eŭropon
- 1950- la Milito en Koreio
- 1950- Joseph R. McCarthy estis estro de la Kontraŭ-Komunista Movado.
- 1951- Limo de Oficoperiodo (22-a amendo) - Usona prezidanto povas regi nur ok jarojn.
- 1952- Provo de la unua hidrogen-bombo, en la atolo de Eniwetok, Marŝaloj
Ĉefaj eventoj (1945–1961) | Ĉefaj eventoj (1962–1991) | Specifaj artikoloj | Ĉefaj partoprenintoj | Pliaj gravaj personoj |
---|---|---|---|---|
Ĝenerala kronologio:
|
1960-aj jaroj (daŭrigo):
Daŭrantaj konfliktoj: |
|
Politikaj ĉefuloj: |
Politikaj ĉefuloj: |
Antaŭe: | 33-a Prezidanto de Usono | Poste: | |
---|---|---|---|
Franklin D. Roosevelt | 1945-1953 | Dwight D. Eisenhower |