Ho Song
korea esperantisto
Ho Song (n. la 23-an de aŭgusto 1953) estas korea esperantisto, profesie pentristo, verkisto kaj preleganto. Li kunorganizis diversajn Esperanto-aranĝojn inter kiuj la UK 2017 en Seulo, kie li estis Ĝenerala Sekretario de la Loka Kongresa Komitato, kaj la 90-a SAT-Kongreso en Gimpo, kie li estis Prezidanto de la Organiza Kongresa Komitato. Li estis unu el la tradukistoj de la libro Historio por Malfermi Estontecon, kunlaboro de ĉinaj, koreaj kaj japanaj verkistoj kaj tradukistoj.
Ho Song | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1953 (71-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
En sia profesia laboro kiel pentristo li specialiĝas en scenoj de natura kaj korea vivoj, floroj, fiŝoj, pejzaĝoj ktp.