IKU-libro de 2023
La IKU-libro de 2023 enhavas la tekstajn versiojn de la prelegoj de la 76-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato, farita ĉe la 108-a Universala Kongreso de E-o en Torino en 2023, kaj la samkongresa Scienca Kafejo. Ĝin redaktis Anna Striganova, Dima Ŝevĉenko, kaj Amri Wandel, kaj eldonis Impeto kaj papere kaj elektronike. Ĝi estis "rekorde ampleksa."[1]
Enhavo
redaktiPrefacoj
redakti- Antaŭparolo de Amri Wandel
- "Redakcie" - Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova
- "La Rektoro" (nome Fabrizio Angelo Pennachietti)
- "Kvantuma interplekto: la mistera gluo de la kvantuma mondo" - Jesper Lykke Jacobsen
- "Histori-kompara aliro al la Kikongo Lingvo-Areto kun speciala fokuso sur Kabindo" - Heidi Goes
- "Lingva pejzaĝo en lingve diversecaj urboj: marĝena esplorkampo de socilingvistiko bilde klarigita per ekzemplaj kazoj" - Gabriel Labrie
- "Novaj esploroj pri la Serĉo de Ekstertera Vivo": Eksterplanedoj, NIFOJ kaj SETI" - Amri Wandel
- "Boulton – Ŝekspiro – Koriolano" - Humphrey Tonkin
- "Internacia kunfluo de valoroj: Torino kaj Academia pro Interlingua" - Věra Barandovská-Frank
- "Reguleco kaj nereguleco en la homa lingvo" - Grant Goodall
- "Klimata Ŝanĝo kaj Hidrogena Ekonomio" - So Gilsu
- "La DNA de Esperanto" - Fabrizio Angelo Pennacchietti
Scienca Kafejo
redakti- "Robotoj alvenas – aŭtomatigo, artefarita intelekto kaj la minaco de senlabora estonteco" - Peter Baláž
- "G. J. Ramstedt kaj liaj memoraĵoj el Azio" - Jouko Lindstedt
- "Fizikaj kaj kemiaj karakterizoj de gemoj: kie scienco kaj arto renkontiĝas" - Orlando E. Raola
- "Ni reprenu pedagogion: De la pedagogio ĝis la neŭropedagogio tra etim-epistemologia kritiko de la sciencoj de la psiko - Ermanno Tarracchini
- "La arkivo de Universala Esperanto-Asocio (UEA)" - Bernhard Tuider
- "La Atendo – lernenda leciono" - Maria Butan
- "Nuntempaj projektoj kaj ŝancoj de mondregeco" - Chris Dawson
- "La unuaj manlibroj kaj vortaroj de la Esperanto-movado (1887–1892) kaj iliaj aŭtoroj" - Denis Eckert
- "La danĝera lumo. Klarigoj kaj konsiloj" - Joël Fontaine
- "La matematikaj kalkuliloj" - François Lo Jacomo
Referencoj
redakti- ↑ "Estrara raporto pri la agado de UEA en 2023." 2024. Esperanto 1392(7-8), p. 157.