Melenci
Ne miskomprenu kun Melinci!
Melenci, serbe Меленци, germane Melenze [melence], hungare Melence estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 162 km²
- Koordinatoj: 45°30′30″N 20°19'01″E
- Alto super marnivelo: 82 m
- Loĝantaro: 6730
- Poŝtkodo: 23269, 23270
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo
redaktiMelenci situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj havanta pontojn al Baŝaid kaj Torda (Serbio). Zrenjanin troviĝas 16 km-ojn.
Historio
redaktiSerbaj eksaj limgardistoj fondis la vilaĝon en 1751, en 1758 jam 300 domoj konstruiĝis. En 1778 serbaj rifuĝintoj en Centra Serbio alvenis. En 1849 la hungara armeo tie venkis la unuigitan aŭstran kaj serban armeon. En 1869 inundo de Tiso okazis. Ĥoleroj okazis en 1831, 1836, 1849 kaj en 1873. En 1891 en Melence vivis en 1519 domoj 8619 vilaĝanoj (8234 serboj, 218 germanoj, 160 hungaroj, 56 rumanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Melenci 6737 homoj, (6293 serboj, 65 hungaroj, 57 ciganoj, 56 jugoslavianoj, 20 kroatoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
redakti- ortodoksa preĝejo