Minjan
En judismo, "minjan" (en hebrea: מניין \ מִנְיָן minyán [minˈjan], laŭvorte kalkulo, nombro; pl. מניינים \ מִנְיָנִים minyaním [minjaˈnim]) estas la minimumo de dek judaj plenkreskuloj postulitaj por kelkaj religiaj servoj. En pli tradiciaj tendencoj de judismo, nur dek tri masklaj plenkreskuloj povas konstitui "minjan"; en pli modernaj (ne-ortodoksaj) tendencoj, ankaŭ virinoj estas enkalkulitaj.[1][2]
La plej ofta agado postulanta "minjan" estas publika preĝado. Tiukadre, la termino "minjan" en nuntempa judismo estas komprenata laŭ duaranga signifo reference al la preĝoservo.
Notoj
redakti- ↑ Fine, Rabbi David J. (12a de Junio 2012). "Women and the Minyan" (PDF). Committee on Jewish Law and Standards of the Rabbinical Assembly (en angla kaj hebrea). New York, NY: Rabbinical Assembly. Alirita la 29an de Novembro 2020.
- ↑ Golinkin, Rabbi David. "Women in the Minyan and as Shelihot Tzibbur". Va'ad Halakhah – English Summaries. Jerusalem, Israel: Schechter Institute of Jewish Studies. Arkivita el la originalo en 2011-07-19. Alirita la 29an de Novembro 2020.