Monda Konsilio de Eklezioj
La Monda Konsilio de Eklezioj (angle World Council of Churches, france Conseil œcuménique des Églises, germane Ökumenische Rat der Kirchen),[1] hispane Consejo Mundial de Iglesias) fondiĝis la 23-an de aŭgusto 1948 kaj ekde tiam konsideriĝas la centra organizaĵo por la kristanisma ekumeno. Temas pri tutmonda ligo de momente 349 membraj eklezioj en pli ol 120 ŝtatoj sur ĉiuj kontinentoj de la tero.
Monda Konsilio de Eklezioj | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia ne-registara organizaĵo ekumena organizaĵo | |||||
Komenco | 23-a de aŭgusto 1948 vd | ||||
Geografia situo | CH1903: 498916 / 120652 (mapo)46.22976.12833Koordinatoj: 46° 13′ 47″ N, 6° 7′ 42″ O; CH1903: 498916 / 120652 (mapo) | ||||
Lando(j) | internacieco vd | ||||
Sidejo | Le Grand-Saconnex | ||||
| |||||
Agareo | |||||
Moto | Une communauté mondiale de 350 Églises, en quête d'unité, de témoignage commun et de service chrétien | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Jerry Pillay (en) (2023–) vd | ||||
Lingvoj |
angla lingvo | ||||
Filioj | Urban Rural Mission (en) Ecumenical Accompaniment Programme in Palestine and Israel (en) Programme to Combat Racism (en) Bossey Ecumenical Institute (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Organiza formo
redaktiLa organizaĵo konsistas el unuopaj eklezioj kaj unuiĝoj de pluraj eklezioj, kiuj konsentis pri la baza deklaracio de la konsilio, formale akceptiĝis kiel membroj kaj de tiam daŭrigis sian membrecon. Por membrostato ekzistas kaj teologiaj kaj organizaj antaŭkondiĉoj. [2]
La organizaĵo havas sian sidejon en Ĝenevo (Svislando). Decidoj de la konsilio kutime baziĝas sur konsento, do ne per simplaj voĉdonoj. Eblaj formoj de konsento estas
- unuanima decido,
- la plimulto aktive konsentas, dum la malplimulto kontentiĝas per tio, ke ampleksa kaj justa diskuto okazis, kaj ne protestas, aŭ
- ekzistas konsento pri tio, ke ne povas esti akirita decido kaj ke ekzistas forte malsamaj opinioj pri la diskutata temo - la malsamaj opinioj fiksiĝas en la protokolo.
Membraj eklezioj
redaktiMembroj estas la plej multaj grandaj kristanaj eklezioj de la ortodoksa, orientortodoksa, anglikana, prakatolika, luterana, reformita, unia kaj metodista tradicioj. [3].
Multaj el la malgrandaj evangeliismaj eklezioj, ankaŭ la plej multaj eklezioj el la Pentekosta Kristanismo ne estas membroj. Ankaŭ la Adventistoj ne membras, sed partoprenas kiel observantoj en la kunsidoj kaj konferencoj.
Referencoj
redakti- ↑ Was ist der Ökumenische Rat der Kirchen?
- ↑ konstitucio kaj statuto de la Monda Konsilio de Eklezioj (jen germanlingve), 2006
- ↑ listo de la membraj eklezioj (anglalingve). Arkivita el la originalo je 2009-01-07. Alirita 2009-03-09.
Eksteraj ligiloj
redakti- retejo de la Monda Konsilio de Eklezioj Arkivigite je 2013-01-24 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la konsilia asembleo