Obersteckholz
Obersteckholz estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 409 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Obersteckholz | |
---|---|
Blazono de Obersteckholz | |
Obersteckholz | |
former municipality of Switzerland • Ortschaft | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Aarwangen |
Geografia situo | CH1903: 628856 / 227712 (mapo)47.1997222222227.8194444444444Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 49′ O; CH1903: 628856 / 227712 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 409 |
Areo | 3,90 km² |
Alteco | 525 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4924 |
Komunumkodo | 0334 |
Mapo de Obersteckholz | |
Geografio
redaktiObersteckholz situas en monteta regiono en la Svisa Mezlando rekte sude de la urbo Langenthal. La komunumo Obersteckholz konsistas el la vilaĝo Obersteckholz kaj la setlejoj Habcherig, Hübeli, Pfyfferloch, Chleebe kaj Am Wald.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,90 km², de kiuj 27,9% estas kovritaj de arbaro, 66,5% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Obersteckholz limas en nordo al la komunumo Langenthal, en oriento al Untersteckholz, kiu ekde la 1-a de januaro 2010 apartenas al la komunumo Langenthal, en sudo al Busswil ĉe Melchnau, kaj en oriento al Lotzwil.
Trafiko
redaktiTra Obersteckholz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 239.1 de Langenthal al Haltestelle Gondiswil. Mallarĝaj flankaj vojoj kondukas al Lotzwil kaj al Untersteckholz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn norde apud Rothrist. Per la buslinio 51 de Melchnau al Langenthal la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Steckholz datiĝas el la jaro 1255 kiel Stechcholz. Obersteckholz estis parto de la havaĵo de la Baronoj de Langenstein. Kune kun Untersteckholz ĝi apartenis al la malalta tribunalo de Langenthal kaj ekde la jaro 1406 al la supera tribunalo de la berna Voktejo Wangen. En la jaro 1831 Obersteckholz fariĝis aparta politika komunumo.[2]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Obersteckholz Arkivigite je 2017-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Obersteckholz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Vilaĝeniro de Obersteckholz, setlejo Im Wald
-
Lernejo de Obersteckholz
-
Kampara bieno en Obersteckholz
-
Setlejo Habcherig, Obersteckholz