Paulus Antonius Schendeler
Paulus Antonius SCHENDELER (sĥendeler) (nask. la 26-an de februaro 1878 en 's-Hertogenbosch, mortodato nekonata, tamen post 1936) estis nederlanda instruisto ("profesoro") de geografio en komerc- kaj reallernejo.
Paulus Antonius Schendeler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1878 en 's-Hertogenbosch |
Morto | post 1936 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1909–) instruisto |
Esperanta agado
redaktiSchendeler estis esperantisto de 1909. Li verkis propagandajn artikolojn kaj gvidis kursojn. Speciale li okupis sin pri unueca elparolo de Esperanto kaj publikigis pri tiu temo bone fundamentitajn artikolojn. Schendeler redaktis la gazeton „Semereto“ en 1916 kaj eldonis sub la sama titolo detalan kurson. Li verkis lernolibron, ekzameno-sinprovilon kaj lernilon por lernejo. De 1921 (7a Kongreso de la katolikaj esperantistoj en Nijmegen, Nederlando) ĝis minimume 1929 li servis kiel ĝenerala sekretario de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).