Tut-Amerikaj Ludoj

La Tut-Amerikaj Ludoj estas multsporta evento kiun alfrontas ĉiun kvaran jaron la partoprenantoj de ĉiuj landoj de Ameriko; la evento estas aranĝita de la Tut-Amerika Sporta Organizaĵo.

Tut-Amerikaj Ludoj
plursporta evento Redakti la valoron en Wikidata
plursporta evento • internacia konkurso
Komenco 1951 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio

redakti
 
La Tut-Amerikaj Ludoj estas unu el la plej grandaj mult-sportaj eventoj kaj en ili partoprenas atletoj el la tuta Ameriko.
 
Flago de la Tut-Amerika Sporta Organizaĵo.

La ideo festi Tut-Amerikaj Ludoj devenas de la Mez-Amerikaj kaj Karibaj Ludoj, kiu festiĝis de la 1920-aj jaroj. En 1932, oni faris la unuan proponon. La unuaj Ludoj fariĝus ĉe Bonaero en 1942, sed pro la Dua mondmilito oni ne povis fari la ludojn ĝis 1951. De tiam, la evento ne haltis okazi ĉiun kvaran jaron. En la lasta evento partoprenis 5,000 atletoj de 42 malsamaj landoj.

Tra 50 jaroj, la Tut-Amerikajn Ludojn oni neniam ĉesis pridisputi kaj ĝi okazis en urboj de la tuta kontinento. De la nordo kiel Vinipego (Kanado), sidejo de la ludoj en du versioj, 1967 kaj 1999; ĝis la sudo, kiel Arĝentomaro (Argentino), kiu festis la ludojn en 1995. La ludoj ankaŭ vizitis la urboj de Meksikurbo, Ĉikago, Kaliurbo, San-Juano, Karakaso, Indianapolis, La Havano kaj Sankta Domingo. San-Paŭlo ricevis la ludojn en 1963 en sia 4-a versio. En la ceremonio de inaŭguro partoprenis preskaŭ 40 miloj da personoj, kaj la ceremonio okazis en Stadio de Pacaembu. En ĉiu versio, la Tut-Amerikaj Ludoj kreskis kaj ricevis gravecon. En malpli de mezjarcento, la evento duobligis la nombron de landoj, atletoj kaj sportoj, ĝis fariĝi unu el la ĉefaj sportaj eventoj de la mondo.

Año Evento Sidejo Daŭro Landoj Sportoj Atletoj
1951 1-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Bonaero Argentino 25-a de februaro al 9-a de marto 21 18 2.513
1955 2-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Meksikurbo Meksiko 12-a de marto al 26-a de marto 22 17 2.583
1959 3-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Ĉikago Usono 27-a de aŭgusto al 7-a de septembro 25 18 2.263
1963 4-aj Tut-Amerikaj Ludoj   San-Paŭlo Brazilo 20-a de aprilo al 5-a de majo 22 19 1.665
1967 5-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Vinipego Kanado 23-a de julio al 6-a de aŭgusto 29 19 2.361
1971 6-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Kaliurbo Kolombio 30-a de julio al 13-a de aŭgusto 32 17 2.935
1975 7-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Meksikurbo Meksiko 12-a de oktobro al 26-a de oktobro 33 19 3.146
1979 8-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Sankta Johano Porto-Riko 1-a de julio al 15-a de julio 34 22 3.700
1983 9-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Karakaso Venezuelo 14-a de aŭgusto al 29-a de aŭgusto 36 22 3.426
1987 10-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Indianapolis Usono 8-a de aŭgusto al 23-a de aŭgusto 38 27 4.453
1991 11-aj Tut-Amerikaj Ludoj   La Havano Kubo 2-a de aŭgusto al 18-a de aŭgusto 39 34 4.519
1995 12-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Arĝentomaro Argentino 12-a de marto al 26-a de marto 42 33 5.144
1999 13-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Vinipego Kanado 23-a de julio al 8-a de aŭgusto 42 34 5.275
2003 14-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Sankta Domingo Domingo 1-a de aŭgusto al 17-a de aŭgusto 42 35 5.500
2007 15-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Rio-de-Ĵanejro Brazilo 12-a de julio al 29-a de julio 42 39 5.662
2011 16-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Gŭadalaĥaro Meksiko 14-a de oktobro al 30-a de oktobro 42 49 5.996[1]
2015 17-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Toronto Kanado 10-a de julio al 26-a de julio 41 36 6,123
2019 18-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Limo Peruo 26-a de julio al 11-a de aŭgusto 41 38 6,680
2023 19-aj Tut-Amerikaj Ludoj   Santiago Ĉilio 20-a de oktobro al 5-a de novembro 41 39 6,909

Referencoj

redakti