Polpo
Aspekto
Polpo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Octopus vulgaris
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La vera polpo (genro Octopus) estas la plej fama ano de la ordo Oktopieduloj, maraj moluskoj kun ok tentakloj.
Rimarko. Per la vorto "polpo" ofte montriĝas ankaŭ aliaj oktopieduloj (sed ne ĉiuj).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĉiu brako de polpo (nomata tentaklo) havas du vicojn de suĉiloj, per kiuj polpo povas gustumi, sensi, grimpi kaj kapti predojn. Polpo estas relative inteligenta kaj ludema. Ĝia tuta korpo estas mola, krom beko komparebla al tiu de papago. Polpo kapablas ŝprucigi inkosimilan substancon (konsistanta el melanino) por malatentigi predantojn.
Vivejoj
[redakti | redakti fonton]Polpoj loĝas en grandaj salaj akvejoj kiel maroj aŭ maregoj.
Specioj
[redakti | redakti fonton]Estas multegaj specioj de polpoj en la genro Octopus, inter kiuj:
- komuna polpo (Octopus vulgaris);
- granda blaŭa polpo (Octopus cyanea), vivanta en la oceanoj Pacifika kaj Hinda;
- ruĝa polpo aŭ meksika polpo (Octopus maya), vivanta en la Meksika Golfo;
- polpo kun blankaj makuloj (Octopus macropus = Callistoctopus macropus), vivanta preskaŭ en la tuta mondo, kvankam malpli ofta ol aliaj specioj;
- pigmea polpo (Octopus wolfi), longa 2-3cm kaj peza nur ĉirkaŭ 1g, verŝajne la plej malgranda specio de polpoj; ĝi vivas en la suda Pacifiko.
Gravo por homoj
[redakti | redakti fonton]Polpoj estas kaptataj kaj manĝataj en multegaj landoj.