Saltu al enhavo

Olimpika Stadiono de Ateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 19:54, 23 jul. 2024 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Olimpika Stadiono
Ολυμπιακό Στάδιο
Ολυμπιακό Στάδιο
Olimpika stadiono
Situo
Loko Ateno
 Grekio
Geografia situo 38° 2′ 10″ N, 23° 47′ 16″ O (mapo)38.03608333333323.787638888889Koordinatoj: 38° 2′ 10″ N, 23° 47′ 16″ O (mapo)
Olimpika Stadiono (Grekio)
Olimpika Stadiono (Grekio)
DEC
Olimpika Stadiono
Map
Olimpika Stadiono
Datumoj
Konstruadita 1979
Malfermita 1982
Posedanto Greka registaro
Operacianto OAKA
Surfaco herbo
Kosto 265 miliono
Arkitekto Santiago Calatrava
Kapacito 71.030
Dimensioj 105 x 68 m
Luantoj
Panathinaikos
AEK Athens
Grekio (futbalo)
Somera Olimpiko 2004
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Olimpika Stadiono (greke Ολυμπιακό Στάδιο), estas stadiono kiu estas parto de la Olimpika Sporta Komplekso de Ateno. Ĝi situas en la areo Marusi de la greka ĉefurbo kaj estas la plej granda stadiono de Grekio; ĝi gastigis la atletikajn konkursojn kaj la futbalan finalon de la Somera Olimpiko 2004, samkiel la oficialajn malferman kaj malferman ceremoniojn de la olimpikoj.

La stadiono konceptiĝis dum la jaro 1979 kaj konstruiĝis origine inter la jaroj 1980 kaj 1982, sed amplekse renoviĝis dum 2004 je kosto de 260 milionoj da eŭroj. La rekorda nombro de spektantoj en la stadiono estas 74.473, sed dum la Somera Olimpiko 2004 ĝi estis planata por maksimume 72.000 dum la olimpikoj.

La 23-an de majo 2007 la stadiono gastigis la finalon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA inter la teamoj AC Milano kaj Liverpool FC, kiun la teamo de AC Milano gajnis je 2 goloj kontraŭ 1. La stadiono antaŭe interalie jam gastigis la finalon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA dum 1994.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]