Saltu al enhavo

Ghazipur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Gazipur!


Ghazipur
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 233001
Demografio
Loĝantaro 121 020  (2011) [+]
Loĝdenso 6 613 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 35′ N, 83° 34′ O (mapo)25.58333333333383.566666666667Koordinatoj: 25° 35′ N, 83° 34′ O (mapo) [+]
Alto 61 m [+]
Areo 18,3 km² (1 830 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ghazipur (Utar-Pradeŝo)
Ghazipur (Utar-Pradeŝo)
DEC
Situo de Ghazipur
Ghazipur (Barato)
Ghazipur (Barato)
DEC
Situo de Ghazipur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ghazipur [+]
vdr

Ghazipur, hindie ग़ाज़ीपुर, urdue غازیپور‎‎ estas urbego en norda Barato, en orienta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Stacidomo de Ghazipur

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2016 Ghazipur havis 110 698, kun la aglomeraĵo 121 136 da loĝantoj kun legopovo 86%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ghazipur situas sur ebenaĵo laŭ rivero Gango sur averaĝa alteco de 62 m. super la marnivelo. Buksar troviĝas 42, Mau 44, Ballia 61, Varanasio 64, Azamgarh 66, Ĝaŭnpur 90, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 297, Kolkato 592, tutlanda ĉefurbo Delhio 714, Mumbajo 1327 kilometrojn (aere) [1].

Lernejo en Ghazipur

Ghazipur estis fondita ĉirkaŭ 1330 fare de muslima kolonelo, kiu venkis la lokan raĝon. La unua Scienca Societo de Hindio estis establita en Ghazipur en 1862.

Ghazipur estas agrikultura urbo, kie la plej grava produktaĵo estas la opio por medikamentoj. Tiu uzino estis establita fare de la Brita Orienthinda Kompanio en 1820. La urba malgranda industrio produktas meblojn, ledojn, ŝuojn, teksmaŝinojn kaj potojn.

La ĉefa religio en Ghazipur estas hinduismo (72%), poste islamo (27%) kaj aliaj malpli, ol 1%.

En Ghazipur en altlernejo okazas la plej alta eduko.

En Ghazipur la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj la loka en:Bhojpuri language.

En Ghazipur estas subtropika klimato. Averaĝe pluvas jare po 1110 mm. En la jara temperaturo estas grandaj diferencoj inter somero kaj vintro.

Ghazipur akceptas trajnojn el Ĝaŭnpur kaj Ballia, aliflanka linio finiĝas en la alia flanko de la rivero. 3 ĉefvojoj kuras al diversaj direktoj, krome la kvara ĉefvojo venas tra la riverponto. La urbego estas signifa rivera haveno. Loke ekzistas flughaveno, alia en Varanasi.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans