Aegerten BE
- La mallongigo BE en Aegerten BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Aegerten. |
Aegerten | |
---|---|
Flago de Aegerten | |
Blazono de Aegerten | |
Vilaĝocentro de Aegerten | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Bielo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Nidau |
Koordinatoj | 47° 7′ 0″ N 7° 17′ 0″ O / 47.11667 °N, 7.28333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 0″ N 7° 17′ 0″ O / 47.11667 °N, 7.28333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1730 |
Areo | 2,17 km² |
Alteco | 437 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2558 |
Komunumkodo | 0731 |
Mapo de Aegerten | |
Aegerten estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1730 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Aegerten situas 3 kilometrojn sude de la urbo Bielo ĉe la suda bordo de Aro, kies Nidau-Bühren-Kanalo, la iama rivero Zihl, formas la nordan komunumlimon.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,17 km², de kiuj 28,1% estas kovritaj de arbaro, 37,3% servas por agrikulturo kaj 29,0% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Aegerten limas en nordo al Brügg, en oriento al Schwadernau, en sudoriento al Studen, en sudokcidento al Jens, kaj en okcidento al Port.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Bielo al Berno kaj la svisa aŭtovojo A6, al kiu la plej proksima alveturejo troviĝas 2 kilometrojn norde sur la limo inter Brügg kaj Bielo. La fervojo de Bielo al Berno pasas tra la komunumo, sur kies teritorio tamen ne troviĝas stacidomo. La komunumo tamen estas bone konektita al la loka busreto de la urbo Bielo kaj la stacidomoj de Brügg kaj de Studen situas en piedira distanco de la komunumo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Aegerten datiĝas el la jaro 1225 kiel villa Egerdon. Dum la malfrua mezepoko la Monaĥejo Gottstatt estis la plej granda bienposedanto en Aegerten. En la jaro 1388 Aegerten fariĝis havaĵo de la urbo Berno, kiu ĝis en la jaro 1393 atribuis al sia kamparvoktejo Nidau.[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj signifoj de Aegerten
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Aegerten Arkivigite je 2011-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Aegerten – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Goldhubel en Aegerten
-
Vilaĝeniro
-
Faktrabdomo en la vilaĝocentro
|
|