Carona (komunumaro)
Komunumaro Carona | |
---|---|
subdistrict of the canton of Ticino • former subdistrict of the canton of Ticino | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Ĉefloko | Paradiso |
Koordinatoj | 46° 59′ N 8° 57′ O / 46.983 °N, 8.950 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ N 8° 57′ O / 46.983 °N, 8.950 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 12042 (2011-12-31) |
Areo | 19,10 km² |
Loĝantardenseco | 630,47 loĝantoj/km² |
La komunumaro Carona estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Lugano. Ĝi havis 12042 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Paradiso.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumaro situas inter la du brakoj de la Lago de Lugano sude kaj okcidente de la urbo Lugano al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La teritorio de la komunumaro estas tranĉita de la teritorio de la urbo Lugano en tri partojn. Ĝia ĉefloko Paradiso kvazaŭ formas enklavon en la urbo Lugano.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumaro pasas laŭlonge de la Lago de Lugano la kantona ĉefvojo n-ro 2. Ankaŭ la svisa aŭtovojo A2 tranĉas la komunumaran teritorion. De Paradiso funikularo kondukas al la Monto San Salvatore, kaj pasas tra la komunumaro la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lugano al Chiasso. La komunumoj de la komunumaro Carona ankaŭ estas konektita al la loka busreto de la urbo Lugano.
Komunumoj de la komunumaro Carona
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Carona konsistas (stato en 2013) el 7 komunumoj, el kiuj Collina d'Oro estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Carona | 827 | 4.8 | 5170 | |
Collina d’Oro | 4338 | 6.9 | 5236 | |
Grancia | 479 | 0.6 | 5186 | |
Melide | 1658 | 1.7 | 5198 | |
Morcote | 726 | 2.8 | 5203 | |
Paradiso | 3654 | 0.9 | 5210 | |
Vico Morcote | 360 | 1.9 | 5233 | |
Totale | 7 | 12042 | 19,10 | -- |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Carona – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|