Saltu al enhavo

Masrlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masrlingva Vikipedio
Retadreso arz.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo masra
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 29-a de septembro 2024
Artikolnombro 1 625 022
Profundeco 0.5
Paĝoj 2 136 504
Redaktoj 10 601 123
Uzantoj 247 291
Aktivaj uzantoj 201
Administrantoj 7
Dosieroj 1 320
vdr

La masrlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la masra lingvo, egipta dialekto de la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon ويكيبيديا مصرى‎ [wikiˈbedjæ ˈmɑsˤɾi]. La projekto fondiĝis en novembro 2008. La 29-an de septembro 2024 ĝi enhavas 1 625 022 artikolojn.

Ĉi tiu Vikipedio ĉefe funkcias kiel alternativo al la araba Vikipedio favore al parolantoj de la egipta dialekto. Ĝis 2020, ĝi estis la sola Vikipedio verkita en loka dialekto de la araba. La dua estas maroka Vikipedio, kiu estis aprobita kaj kreita en julio 2020.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]