6-a de julio
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 6-a de julio estas la 187-a tago de la jaro (la 188-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 178 tagoj restas.
Je la 6-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
redakti- -371: Beotio: Tebo venkis Sparton en batalo de Leuktra
- 640: Batalo de Heliopolo: islama armeo de araboj sub gvido de Amr ibn al-As venkis fortojn de Bizanca Imperio, kio alkondukis al konkero de Egiptio
- 1189: Rikardo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1253: Princo Mindaugas estas kronita kiel reĝo de Litovio
- 1280: Pollando: Sankta Kinga fondis monaĥinejon en Stary Sącz
- 1348: Papo Klemento la 6-a eldonis protektan buleon por ŝirmi persekutatajn judojn
- 1411: Ĉina admiralo Ĉeng He revenis al Nankino post la tria vojaĝo kaj donacis al imperiestro Jongleo sinhalan reĝon, kaptitan dum milito
- Husanoj
- 1415: Decide de la Koncilio de Konstanco, Jan Hus kiel supozata herezulo estis ŝtiparumita sur la bordoj de Rejno
- 1419: Ĉeĥa reĝo Venceslao enkondukis novajn konsilistojn en Nova Urbo de Prago, plejparte el inter la kontraŭuloj de Hus
- 1453: Moraviaj bienuloj agnoskis Ladislao la 1-a sinjoro de la lando kiel margrafo
- 1483: Rikardo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio, la lasta el Jorkoj kaj Plantaĝenetoj
- 1484: Portugala kapitano Diogo Cão trovis elfluejon de la rivero Kongo
- 1535: En Londono estis senkapigita Thomas More
- 1573: Argentino: Kordobo fondiĝis
- 1573: Francaj religiaj militoj: sieĝo de La Rochelle finiĝis
- 1609: Ĉeĥio, unu el la tiamaj plej liberalaj eŭropaj landoj, leĝigis religian liberecon
- 1710: Germanio: en Meißen establiĝis manufakturo de porcelano - unua en Eŭropo
- 1758: Klemento la 13-a iĝis papo
- 1785: Usono adoptis dolaron kun la dekuma nombrosistemo
- 1792: Rusa armeo okupis Grodno dum nedeklarita pola-rusa milito
- 1809: Milito de la Kvina Koalicio: francaj trupoj de Napoleono Bonaparte venkis aŭstran armeon de la ĉefduko Karlo de Aŭstrio-Teŝino en la dutaga batalo de Wagram - rekomende de Napoleono papo Pio la 7-a estis forkondukita de Vatikano al Grenoblo post rifuzo aliĝi al Kontinenta Blokado
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Janów (proksime al Ĉenstoĥovo)
- 1885: Louis Pasteur sukcese testis vakcinon kontraŭ rabio je knabo mordita de rabia hundo
- 1887: Kalākaua, la lasta reĝo de Havajo estas devigita de usonanoj parte cedi al ili pro la nova konstitucio
- 1905: Unua rakonto pri fikcia ĝentlemano-ŝtelisto Arseno Lupeno aperis
- 1908: Usonano Robert Peary ekspediciis de Nov-Jorko kune kun 23 vojaĝistoj al la norda poluso
- 1912: Dispartigoj de Pollando-Litovio: la Rusia imperio apartigis de Kongresa Pollando gubernion de Chełm, kreitan parte de la gubernioj Siedlce kaj Lublin
- Unua Mondmilito
- 1916: Brusilov-ofensivo: strategia venko de aŭstria-hungara armeo super la rusa en batalo de Kostiuchnówka (Volinio)
- 1917: Arabaj ribelantoj en kunlaboro kun Thomas Edward Lawrence forpuŝis turkan garnizonon el Akabo
- 1918: Rusia Enlanda milito: en la ribelo de Jaroslavl gvidata de Boris Savinkov oni arestis ĉiujn bolŝevikojn; en Moskvo komenciĝis ribelo de la socialrevoluciistoj
- 1919: En Berlino malfermiĝas Instituto pri Seksologio, fondita de Magnus Hirschfeld
- 1921: Baŝkira lingvo fariĝis oficiala lingvo de Baŝkirio
- 1922: Oni enkondukis en Pollando aŭtokodojn anstataŭ la ĝisnunaj de aneksantaj ŝtatoj
- 1923: Sovetunio oficiale starigita
- 1933: Katolika germana Partio de la Centro malfondiĝis
- 1938: Malkovro de Lizito, luno de Jupitero
- 1938: En la Tria Respubliko de Francio okazis konferenco por diskuti la temon de rifuĝintoj el la Tria Regno - neniu lando volis respondeci, la konferenco tiurilate montriĝis vana
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en arbaro apud Sieklówka (proksime al Jasło) germana polico pafmortigis 87 soldatojn kaj 2 gvidantojn, kiuj provis transpaŝi landlimon kun Hungario, kaj en Radom mortigis 42 personojn; britaj atakaviadiloj el ferdeko de aviadilŝipo "Ark Royal" atakis francajn ŝipojn proksime al Marsalkibir, damaĝante liniŝipon "Dunkerque"; sovetaj regopovoj komencis deportadon de poloj internigitaj en Litovio
- 1941: Operaco Barbaroso: germana armeo konkeris Nowogródek; en konkerita de Wehrmacht Brzeżany (nun en Ternopila provinco), post malkovro de korpoj de la viktimoj de NKVD, ukrainaj naciistoj faris pogromon de 250-300 judoj, akuzitaj pri kunlaborismo kun bolŝevikoj; Batalo de Smolensko komenciĝis; en Belorusa SSR komenciĝis en la Okcidenta Fronto kontraŭatako de la sovetaj 20-a kaj 13-a Armeoj al germana 3-a Kirasita Grupiĝo; Divizio de Infanterio el la itala ekspedicia korpuso en Sovetunio unua ekbatalis apud Suda Bugo
- 1942: germana 24-a Kirasita Divizio atingis Voroneĵ; nokte Germana Armeo-Grupo "Sudo" dividiĝis
- 1943: usona 14-a Aera Armeo komencis el ĉinaj aerodromoj ataki japanajn ŝipojn; Ruĝa Armeo liberigis Baranaviĉi; Operaco "Ostra Brama" komenciĝis: nokte taĉmentoj de la Pola Enlanda Armeo komencis batalojn pri Vilno; trupoj de maldekstra alo de la 1-a Belorusa Fronto konkeris Kovel; Itala Fronto: pola Infanteria Divizio el Orientaj Limregionoj konkeris Osimo, usona 4-a Armea Korpuso konkeris Castellina in Chianti
- 1944: Ruĝa Armeo liberigis Baranaviĉi; Operaco "Ostra Brama" komencita: nokte taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo komencis batalojn pri Vilno; trupoj de maldekstra alo de 1-a Belorusa Fronto konkeris Kovel; Itala Fronto: pola Infanteria Divizio el Orientaj Limregionoj konkeris Osimo, usona 4-a Armea Korpuso konkeris Castellina in Chianti
- 1945: Pollando: Britio, Norvegio kaj Italio laŭe al interkonsentoj de la konferenco de Jalto malagnoskis la polan ekzilan registaron kaj agnoskis la Provizoran Registaron de Nacia Unueco; 1-a Armeo de Pola Soldataro ekmarŝis de Luzacio ĝis linio de Sudetoj kaj Karpatoj
- 1950: Subskribo de la pakto de Zgorzelec inter Pollando kaj Germana Demokratia Respubliko pri agnosko de la pola-germana landlimo
- 1952: En Londono tramo-trafiko likvidiĝis
- 1957: Lastaj britaj soldatoj forlasis Jordanion
- 1957: John Lennon kaj Paul McCartney unuafoje renkontiĝis
- 1964: Malavio sendependiĝis (de Britio)
- 1966: Malavio fariĝis respubliko restante plu en la Komunumo de Nacioj.
- 1967: Niĝerio: Niĝeria Enlanda Milito komenciĝis en la provinco Biafro
- 1971: Post viziti komunistajn landojn en Azio, rumana gvidanto Nicolae Ceaușescu faris paroladon pri kelkaj nov-stalinismaj kaj socialismrealismaj ideoj, kiuj nomiĝis la juliaj tezoj
- 1973: La flandra leono oficialiĝis kiel himno de Flandrio
- 1975: Komoroj sendependiĝis (de Francio)
- 1986: Liberala Demokrata Partio gajnis parlamentan balotadon en Japanio
- 1987: En Panĝabio okazis la unua el tri terorismaj atakoj de siĥoj kiam dum 2 tagoj kontraŭ aŭtomobiloj kun hinduoj pereis sume 72 personoj
- 1987: Amik-Rondo de Pola-Ĉeĥoslovaka Solidareco fondiĝis, kies membroj iĝis demokrataj opoziciuloj de ambaŭ ŝtatoj
- 1990: Electronic Frontier Foundation fondiĝis
- 1994: Premiero de la usona filmo Forrest Gump
- 1995: Bosnia-serba generalo Ratko Mladić atakis la urbon Srebrenica, kie en sekvaj tagoj okazis masakro de pli ol 8.000 bosnoj, preskaŭ ekskluzive viroj kaj knaboj
- 1999: Ehud Barak iĝis ĉefministro de Israelo
- 2000: Monda futbala asocio FIFA elektis Germanion por gastigi Futbalan Mondpokalon en 2006
- 2005: Londono ekrajtis aranĝi la 30-an Someran Olimpikon
- 2006: Himalajo: malfermo de la montpasejo Nathula inter Barato kaj Ĉinio post 40-jara paŭzo - fermita dum la konflikto inter la du landoj
- 2008: 19 personoj pereis en atenco de sinmortiginto kontraŭ grupo da policanoj en la ĉefurbo de Pakistano Islamabado
- 2009: Jadranka Kosor iĝis ĉefministrino de Kroatio
- 2011: Sudkorea urbo Pjongĉango estos organizanto de la 23-aj Vintraj Olimpikoj en 2018
- 2011: Ĉeĥlingva Vikipedio atingis 200 000 artikolojn
- 2014: Ĉeĥa tenisistino Petra Kvitová gajnis Wimbledon
- 2016: Sud-Afriko: miskapabla paralimpika atleto Oscar Pistorius estis kondamnita pro murdo de sia partnerino Reeva Steenkamp al 6 jaroj de mallibero
- 2017: Prezidento de Usono Donald Trump, dumvoje al pintkunveno de Grupo de 20 en Hamburgo, apoginte iniciaton de Trimaro dum la pintkunveno de ties 12 landoj, sian unuan eŭropan paroladon okazigis en Varsovio apud la monumento de Varsovia Ribelo
- 2019: Pollando: Prahistorian Regionon de Krzemionki (kun Iłża) ĉe Min-Industrio de Stria Siliko oni listigis en Bakuo al la Monda heredaĵo de Unesko
- 2019: Baltio: 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj komenciĝis en Litovio - al Panevėžys alvenas ĉ. 400 esperantistoj el 33 landoj
Naskiĝoj
redakti- 1660: Jakob Prandtauer, aŭstra arĥitekto, skulptisto kaj stukisto (m. 1726)
- 1686: Antoine de Jussieu, franca natursciencisto, paleontologo, botanikisto kaj direktoro de botanika ĝardeno en Parizo (m. 1758)
- 1696: Johann Friedrich Karl von Ostein, germana ĉefepiskopo de Majenco, princo-elektisto (m. 1763)
- 1700: Joseph Gabler, germana orgenkonstruisto de sudgermana baroko (m. 1771)
- 1710: Jerónimo Grimaldi, ital-hispana politikisto kaj diplomato (m. 1789)
- 1766: Alexander Wilson, skota-usona poeto, ornitologo, naturalisto (m. 1813)
- 1768: Heinrich Backofen, germana komponisto, muzikinstruisto kaj pentristo (m. 1830)
- 1773: Wenzel Matiegka, bohema komponisto kaj gitaristo (m. 1830)
- 1781: Stamford Raffles, brita fondinto de Singapuro, kontribuinta al ekspansio de Orienthindia Kompanio (m. 1826)
- 1785: William Jackson Hooker, angla botanikisto (m. 1865)
- 1796: Nikolao la 1-a, imperiestro de la Rusia Imperio el dinastio Romanov (m. 1855)
- 1818: Adolf Anderssen, germana ŝakludisto, neoficiala ŝakmondĉampiono (m. 1879)
- 1828: Lajos Nagy, hungara redaktoro, folkloristo (m. 1910)
- 1832: Maksimiliano, imperiestro de Meksiko, ekzekutita (m. 1867)
- 1840: José Maria Velasco Gómez, meksika pentristo, pejzaĝisto (m. 1912)
- 1846: David Heinrich Müller, aŭstra ŝemidologo (m. 1912)
- 1848: Gábor Baross, hungara politikisto, nomata feroministro (m. 1892)
- 1851: Janka Luĉina, belorusa poeto verkinta beloruse, ruse kaj pole (m. 1897)
- 1854: Arthur Langhammer, germana pentristo (m. 1901)
- 1858: José Miguel Gómez, kuba nobelo, la dua prezidento de Kubo (m. 1921)
- 1859: Verner von Heidenstam, sveda Nobelpremiita poeto (m. 1940)
- 1861: Josef Kožíšek, ĉeĥa porinfana verkisto, poeto kaj esperantisto (n. 1933)
- 1876: Harry F. Sinclair, usona nafto-industriisto (m. 1956)
- 1878: Eino Leino, finna poeto, ĵurnalisto kaj kritikisto (m. 1926)
- 1886: Rezső Rajczi, hungara fervojoficisto kaj socialisto el Debreceno, aktivulo por Esperanto, senalkohola kulturo kaj vegetarismo, partoprenanto de UK 1911, UK 1912 kaj UK 1913, kie li gajnis oratoran konkurson, kasisto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Vegeteranoj, tradukisto kaj publikisto por "La Verda Standardo" (m. 1920)
- 1887: Annette Kellerman, aŭstralia naĝistino kaj aktorino (m. 1975)
- 1889: Jenő Silbermann, rumania hungara ĵurnalisto, publicisto kaj entreprenisto (m. 1946)
- 1895: Aladár Buzágh, hungara kemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1962)
- 1905: Pjatro Hlebka, sovetia belorusa poeto (m. 1969)
- 1907: Frida Kahlo, meksika pentristino (m. 1954)
- 1907: Jaroslav Foglar, ĉeĥa verkisto por geknaboj, gvidanto de skoltaj grupoj (m. 1999)
- 1912: Heinrich Harrer, aŭstra montogrimpisto, esploristo, verkisto (m. 2006)
- 1913: Erzsi Simor, hungara teatra kaj filma aktorino, voĉoaktoro (m. 1977)
- 1917: Arthur Lydiard, novzelanda trejnisto de atletoj (m. 2004)
- 1923: Wojciech Jaruzelski, prezidento de Pollando (m. 2014)
- 1925: Bill Haley, usona rokenrolo-kantisto (m. 1981)
- 1927: Janet Leigh, usona aktorino (m. 2004)
- 1929: Zsuzsa Gordon, hungarina aktorino, voĉoaktoro (m. 2015)
- 1935: Tenzin Gyatso, spirita kaj politika gvidanto de tibetanoj kiel la 14-a Dalai-lamao, Nobelpremiita pri paco, aŭtoro de dekoj da libroj
- 1936: Imre Ambrus, hungara pentristo, grafikisto, pupdizajnisto kaj scenejdekoraciisto (m. 2018)
- 1940: Nursultan Nazarbajev, prezidanto de Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko kaj unua prezidento de Kazaĥio
- 1940: István Rónai, rumania hungara pianisto, primuzika verkisto
- 1940: Tove Skutnabb-Kangas, finna lingvistino (m. 2023)
- 1944: László Pethő, rumania hungara, hungara ĵurnalisto, poeto, redaktoro
- 1946: George W. Bush, prezidento de Usono 2001-2009
- 1946: Sylvester Stallone, usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro
- 1948: Nathalie Baye, franca filma, teatra kaj televida aktorino
- 1951: Geoffrey Rush, aŭstralia teatra kaj filma aktoro
- 1952: István Kukorelli, hungara konstitucia juĝisto, altlerneja instruisto
- 1955: Ŝerif Ismail, ĉefministro de Egiptio 2015-2018 (m. 2023)
- 1963: Csilla Gábor, rumania hungara literaturhistoriistino, universitata profesorino
- 1972: Isabelle Boulay, kanada franclingva kantistino
- 1974: Zé Roberto, brazila futbalisto, reprezentanto de la Brazila nacia teamo de futbalo
- 1975: Sándor Bíró, hungara historiisto (n. 1907)
- 1975: 50 Cent, usona repkantisto kaj entreprenisto
- 1977: Kamila Porczyk, pola fotomodelo, plurfoja mondĉampionino pri fizika taŭgeco, batalistino de miksitaj batalartoj loĝanta en Germanio
- 1980: Eva Green, franca aktorino kaj manekeno
- 1985: Justyna Moniuszko, pola stevardino, inĝeniero pri aviado, pereinta en kraŝo de la pola registara aviadilo en Smolensk (m. 2010)
Mortoj
redakti- 966: Berengaro la 2-a, reĝo de Italio detronigita de Oto la 1-a (n. ĉirkaŭ 900)
- 1189: Henriko la 2-a, reĝo de Anglio (n. 1133)
- 1249: Aleksandro la 2-a, reĝo de Skotlando (n. 1189)
- 1415: Jan Hus, ĉeĥa kleriko kaj reformaciisto, nacia heroo, rektoro de Praga universitato kaj filozofo, murdita (n. ĉirkaŭ 1369)
- 1476: Regiomontanus, germana matematikisto, astronomo, episkopo kaj astrologo (n. 1436)
- 1483: Eduardo la 5-a, reĝo de Anglio, detronigita (n. 1470)
- 1533: Ludovico Ariosto, itala poeto, aŭtoro de romanca poemo Orlando Furioso (n. 1474)
- 1535: Sir Thomas More, angla verkisto, politikisto kaj filozofo, katolika sanktulo, murdita (n. 1478)
- 1553: Eduardo la 6-a, reĝo de Anglio (n. 1537)
- 1555: Antonio Musa Brassavola, itala kuracisto kaj botanikisto (n. 1500)
- 1568: Johano Oporino, svisa humanisto kaj presisto, profesoro de la Universitato de Bazelo, eldonis latinlingve unuafoje en la mondo Koranon (n. 1507)
- 1589: Christoph Schlattl, germana juristo kaj episkopo de Chiemsee (n. nekonata)
- 1762: Petro la 3-a, imperiestro de la Rusia Imperio (n. 1728)
- 1849: Pál Vasvári, hungara historiisto, partoprenanto de la hungara revolucio de 1848 (n. 1826)
- 1849: Goffredo Mameli, itala patrioto, poeto, verkisto kaj aŭtoro de la nacia itala himno (n. 1827)
- 1854: Georg Ohm, germana natursciencisto, konata de la leĝo de Omo (n. 1789)
- 1869: Ágoston Haraszthy, hungara-usona aventuristo, negocisto, fondinto de vitkulturo en Kalifornio (n. 1812)
- 1871: Castro Alves, brazila verkisto, la "poeto de l' sklavoj" (n. 1847)
- 1886: Friedrich Johannes Frommann, germana eldonisto, verkisto kaj politikisto (n. 1797)
- 1893: Guy de Maupassant, franca verkisto (n. 1850)
- 1901: Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst, regna kanceliero de Germana Imperiestra Regno, ĉefministro de Prusio (n. 1819)
- 1904: Abaj Kunanbajev, kazaĥa poeto, komponisto kaj filozofo (n. 1845)
- 1904: Witold Zglenicki, pola inventisto, geologo, metalurgo, naftisto, filantropo por la pola scienco (n. 1850)
- 1916: Odilon Redon, franca pentristo, gravuristo, desegnisto kaj paŝtelisto (n. 1840)
- 1918: Balthasar Kaltner, aŭstra teologo, ĉefepiskopo salcburga (n. 1844)
- 1926: Franz Eichert, aŭstra inĝeniero kaj katolika verkisto (n. 1857)
- 1930: Gergely Moldován, hungara etnografo, universitata profesoro (n. 1845)
- 1931: Mihály Zöld, hungara reformita pastro, poeto (n. 1880)
- 1932: Klementin Ábrányiné Katona, hungara verkistino, ĵurnalistino, tradukistino (n. 1856)
- 1933: Josef Kožíšek, ĉeĥa porinfana verkisto, poeto kaj esperantisto (n. 1861)
- 1934: Nestor Maĥno, ukraina anarkiisto, gvidanto de maĥnovŝĉino (n. 1888)
- 1937: János Bókay, hungara infankuracisto, profesoro (n. 1858)
- 1937: Bohdan-Ihor Antoniĉ, ukraina poeto, tradukisto kaj artisto (n. 1909)
- 1941: Anton Reichenow, germana ornitologo (n. 1847)
- 1944: Ĉuiĉi Nagumo, japana admiralo, komandanto de la atako kontraŭ Pearl Harbor (n. 1887)
- 1954: Gabriel Pascal, hungara filmproduktisto kaj reĝisoro (n. 1894)
- 1959: George Grosz, germana-usona pentristo, dadaisto, reprezentanto de socia realismo (n. 1893)
- 1962: William Faulkner, usona Nobelpremiita verkisto (n. 1897)
- 1966: József Berda, hungara poeto (m. 1902)
- 1966: Aneurin Bevan, kimra socialista politikisto (n. 1887)
- 1968: János Proszt, hungara kemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, okupiĝanta pri produktado de silikonoj kaj pri historio de kemio (n. 1892)
- 1971: Louis Armstrong, usona trumpetisto, ĵazmuzikisto kaj kantisto (n. 1901)
- 1973: Otto Klemperer, germana dirigento kaj komponisto (n. 1885)
- 1974: Aladár Paasonen, finna-hungara-usona oficiro (n. 1898)
- 1977: Ödön Pártos, israela violonisto, aldviolonisto, komponisto kaj altlerneja instruisto (n. 1907)
- 1988: Blanka Péchy, hungara aktorino, verkistino, profesoro (n. 1894)
- 1989: János Kádár, ĝenerala sekretario de Hungara Socialista Laborista Partio kaj ĉefministro (n. 1912)
- 1989: Ferenc Bedő, rumana-hungara aktoro (n. 1915)
- 1990: Měrćin Nowak-Njechorński, soraba pentristo, grafikisto, publicisto kaj verkisto, kunlaboranto de la Asocio de Poloj en Germanio (n. 1900)
- 1991: András Brád, hungara modisto, altlerneja instruisto (n. 1940)
- 1994: Jan Zemek, ĉeĥa leŭtenanto de infanterio, mutobskurulo, partizano (n. 1915)
- 1995: Ferenc Sipos, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1916)
- 1999: Joaquín Rodrigo, hispana gitaristo kaj komponisto (n. 1901)
- 2001: Amadé Németh, hungara dirigento, komponisto, muzikhistoriisto (n. 1922)
- 2004: Thomas Klestil, prezidento de Aŭstrio (n. 1932)
- 2005: Claude Simon, franca Nobelpremiita verkisto, soldato de Internaciaj Brigadoj (n. 1913)
- 2010: Árpád Antal, rumania hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro (n. 1925)
- 2010: Józef Bałka, pola instruisto, politika malliberulo dum stalinismo (n. 1929)
- 2013: Robert Linderholm, usona amatora astronomo, malkovrinto de 26 asteroidoj (n. 1933)
- 2018: Asahara Ŝoko, japana fondinto de la sekto Aum Ŝinrikjo, ekzekutita (n. 1955)
- 2019: João Gilberto, brazila gitaristo, kantisto kaj komponisto, kuninventinto de bosanovo (n. 1931)
- 2020: Ennio Morricone, itala komponisto kaj dirigento (n. 1928)
- 2021: Erich Schleyer, germana aktoro (n. 1940)
- 2022: James Caan, usona aktoro (n. 1940)
- 2022: Harald Lönnecker, germana historiisto kaj juristo (n. 1963)
- 2023: Arnaldo Forlani, ĉefministro de Italio 1980-1981 (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Maria Goretti, itala virgulino kaj martirino (en Pollando tagon pli frue)
- Mesrop Maŝtoc, armena monaĥo, teologo kaj lingvisto (armena rito)
- Sahak la 1-a, Katolikoso de Armenio (Supera Patriarko) de Armena Apostola Eklezio
- Ĉeĥio: Tago de Jan Hus
- Nacia tago en Litovio, tago de la kronado de Mindaugas; plia tago estas la 16-a de februaro
- Nacia tago en Malavio, tago de la sendependiĝo (1964), Republic Day (1966)
- Nacia tago sur la Komoroj, tago de la sendependiĝo (1975)
- Kazaĥio: Tago de Ĉefurbo
La 6-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.