Kunegunda de Pollando
Sankta Kunegunda, hungare Kinga, (1234-1292) el la Árpád-dinastio estis filino de hungara reĝo Béla la 4-a kaj edzino de Boleslao la 5-a, "la Ĉasta", pola reĝo.
Sankta | |||||
Kunegunda de Pollando | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de marto 1224 en Esztergom | ||||
Morto | 24-an de julio 1292 (68-jaraĝa) en Stary Sącz | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Reĝlando Pollando (1025–1385) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Árpád-dinastio vd | ||||
Patro | Béla la 4-a vd | ||||
Patrino | Maria Laskarina (en) vd | ||||
Gefratoj | Stefano la 5-a, Béla, Duke of Slavonia (en) , Sankta Margareta de Hungario, Anna of Hungary (en) , Elizabeth of Hungary, Duchess of Bavaria (en) , Yolanda of Poland (en) kaj Constance of Hungary, Queen of Galicia (en) vd | ||||
Edz(in)o | Boleslao la 5-a la Ĉasta (1239 (Gregoria)–) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato religious sister (en) vd | ||||
| |||||
Sanktulino | |||||
Beatigo | 1690 de Aleksandro la 8-a | ||||
Kanonizo | 1999 de Johano Paŭlo la 2-a | ||||
Festotago | 24-a de julio | ||||
Patroneco | Litovio kaj Pollando | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi iĝis reĝino en aĝo de 15 kiel edzino de Boleslavo, princo de Krakovo, post kiam oni elektis ŝian edzon reĝo. La reĝa paro ĵurpromesis eternan virgecon (netuŝitecon t.n. jozefan geedziĝon), je peto kaj influo de Kinga. Tio okazis antaŭ la krakova episkopo Prandotha. Ili vivis kiel gefratoj en asketismo.
Kinga tre helpis la riĉiĝon, evoluon de la lando, sian geedziĝan heredon donacis ŝi por la defendo kontraŭ la mongoloj (40.000 ormarkojn). Post la mongola invado de 1241-42, la reĝino disdonis multajn subvenciojn por la rekonstruado.
Kinga konstruigis multajn templojn, klostrojn kaj okupiĝis pri ties ekipaĵoj. El tiuj konstruaĵoj plej gravas la franciska klostro, fondita en Stary Sącz, kiu iĝis kultura centro de Mez-Eŭropo.
Post morto de sia edzo, ŝi iĝis franciska klarisa monaĥino kaj eĉ dum la entombigo de la edzo aperis en vesto de tiu ordo. (1279)
Ŝi disdonis sian posedon inter la malriĉuloj kaj retiriĝis al monaĥinejo de Sandec, kie oni elektis ŝin prioro. Lastan parton de sia vivo ŝi dediĉis al preĝado, almozdonado, prizorgo de malsanuloj. Ŝi mortis en 1292, estis beatigita en 1690 de papo Aleksandro la 8-a, kaj sanktigita en 1999 de papo Johano Paŭlo la 2-a.
Legendoj
redaktiŜi hejmenveturis (Hungarion) en 1249 por peti helpon de sia patro por Pollando. Dum sia vizitvojaĝo ŝi petis sian patron en la salminejo doni salblokojn por la poloj. La patro plenumis tiun peton kaj Kinga - por signi la posedaĵon - ĵetis sian orringon en la minsapeon, kiun oni trovis post du jaroj en la pollanda Wieliczka, kie oni malfermis la tiean minejon (laŭ la legendo).
Festotago
redaktiLiteraturo
redakti- Jan Długosz /Johannes Longinus/ (1415-1480): „Vita beatae Cunegundis" (1474)
- Wojciech Ketrzynski: „Vita et miracula sanctae Kyngae ducissae Cracoviensis" (Lemberg, 1884)
- Schmied W.: Die K.-Sage (1891)