Herman Gorter
Herman GORTER (naskiĝis la 26-an de novembro 1864 en Wormerveer, mortis la 15-an de septembro 1927 en Bruselo) estis nederlanda poeto kaj socialisto. Li estis grava ano de la grupo Tachtigers (esperante 1880-uloj), influega verkistaro de nederlandlingva literaturo dum la 1880-a jardeko, kiu centriĝis je la revuo De Nieuwe Gids (esperante La Nova Gvido).
En 1889 Gorter verkis sian unuan libron, la 4 000-versa epopeo nomita Mei (esperante Majo), kiu sekurigis lian reputacion de grava poeto. La unua verso, "Een nieuwe lente en een nieuw geluid" (esperante Printempo nova kaj sonoro nova), estas unu el la plej konataj versoj de la nederlandlingva poezio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ĉe lia patra flanko familianoj de Gorter estis ofte menoanaj predikistoj. Ankaŭ la patro de Gorter, Simon, estis predikisto, krom esti literatur- kaj ĉefredaktoro de ĵurnalo Nieuws van den Dag (esperante Novaĵoj de la Tago). Simon Gorter mortis de tuberkulozo en 1871 kiam Gorter estis sesjaraĝa. Lia patrino, ankaŭ el familio menoana, tiam sole prizorgis la edukadon de siaj tri infanoj. La familio transloĝiĝis de kampara Zaandam al metropola Amsterdamo. La patrino subtenis la familion kun malgranda enspezo. Ŝi estis pensionestro kaj ricevis vidvinan alimenton. Kiam Gorter feriis, li iris al siaj geavoj en la frisa vilaĝo Balk en De Fryske Marren. Tie lia avo estis pastoro de la menoanista preĝejo. La fama poemo Mei estis verkita en Balk kaj prias la vilaĝon.
Gorter studis la klasikajn lingvojn en la Universitato de Amsterdamo kaj iĝis ano de la studenta asocio Unica. La verkisto Multatuli influis lin, interalie la libro Max Havelaar pri la terura nederlanda koloniregistaro de Nederlanda Hindio. En 1889 Gorter doktoriĝis pri la uzo de metaforoj en la libroj de Esĥilo.
Sub la influo de Willem Kloos li verkis Mei. La unua kanto de Mei aperis en la majo de 1889 en De Nieuwe Gids. En la printempo de la sama jaro la tuta poemo aperis kiel libro. Ĉi tiu debuto plaĉis profunde al Kloos. En la poemo Gorter priverkas sian amon por Wies Koopmans, je kiu li enamiĝis en 1886 kaj kun kiu li edziĝis en 1890, malgraŭ liaj duboj lastmomente. Duboj, pro li ankaŭ havis pasiajn rilatojn kun du amatinoj: Ada Prins kaj Jenne Clinge Doorenbos, por kiu li verkis ampoemojn. Li akiris laborpostenon kiel instruisto pri klasikaj lingvoj en Amersforto. La edziĝo estis "nefermita edziĝo" kaj restis ĝis la morto de Koopmans en 1916. Doorenbos, mem verkisto, iĝis lia eldonisto, kunlaboranto kaj muzo.
Poema stilo
[redakti | redakti fonton]Gorter klare inspiritis de angla romantika poeto John Keats. Li uzis la saman metrikon kiel la poemo Endymion de Keats. Li dediĉis ĉapitron al Keats en De groote dichters, literatura studo pri gravaj poetoj bazita sur historia materiismo.
Verzen aperis en 1890 kaj estis kolekto de sentivisma poezio. Per ĉi tiu poemaro Gorter verkis en radikalan novan direkton per la influo de la kritikisto kaj romanverkisto Lodewijk van Deyssel, kiu favoris artan formon de individuismo sen kompromisoj. Verzen estis provo realigi ĉi tiun vizion. Pri Verzen Willem Kloos fame deklaris: "Arto devas esti la plej individua esprimo de la plej individua emocio". En la poemoj Gorter montras ke la normala sintakso de la nederlanda lingvo malfiksas kaj kun radikalaj neologismoj kaj nekutimaj frazostrukturoj li provis kapti la sensan percepton tiel plej precize kiel ebla. La kontrasto al la solipsismo de Kloos, lia antaŭa mentoro, ne povis esti pli granda.
Baldaŭ Gorter komencis verki pli engaĝitajn poemojn kun forta socialisma inspiro. Li forlasis la principojn de la Tachtigers.
Socialismo
[redakti | redakti fonton]Eke de la 1990-aj jaroj Gorter konkludis, ke siaj eksperimentoj kreas lingvo-disigon kaj nekompreneblon. Tio estis granda turnopunkto en la vivo de Gorter. Sub la influo de verkisto Albert Verwey, Gorter ekstudis la verkojn de 17-a-jarcenta filozofo Baruĥ Spinozo kaj tradukis ties ĉefan verkon Ethica en la nederlandan.
Tamen Gorter ne vere trovis sin en Ethica, ĉar li ne sentis sin per ĝi ligita al la sociaj kaj politikaj tendencoj de sia tempo. Gorter ankaŭ ekstudis la verkojn de la germana filozofo kaj ekonomikisto Karl Marx. Gorter konvinkite komunistiĝis. Tiu nova pensmaniero pri la vivo ankaŭ speguliĝis en liaj verkoj. Tiamaniere Gorter moviĝis pli kaj pli for de la idealoj de la Tachtigers, pri kiuj idealoj liaj verkoj iam estis ekzemplaj lernolibroj. Gorter aliĝis al la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP) en 1897 kaj sia poezio nun laŭdis la triumfon de la revolucio kaj optimisman, gloran estonton. En 1909 li foriris de SDAP kaj aniĝis je la nove fondita Socialdemokrata Partio (post 1917 la Komunista Partio de Nederlando).
La plej grava verko de Gorter el tiu periodo estas Pan (1912), en kiu li priverkis utopian vizion de postrevolucia mondo. Iuj akuzis Gorter-on, ke li anstataŭigis literaturon per dialektika materiismo. En 1920 li vojaĝis kaŝe al Moskvo por ĉeesti kunvenon de la Tria Internacio. Li kritikis la ideojn de Lenin kaj verkis malferman leteron al Lenin en kiu estas la ideoj de Gorter pri la revolucio kaj lia opozicio al Moskva centrigo. Lev Trockij mokis la leteron.
En la libro Het historisch materialisme: voor arbeiders verklaard (esperante La historia materiismo: klarigita por laboristoj) de Gorter el 1908 estis tradukita al la germana, japana kaj la ĉina.
Somerfine de 1927, survoje hejmen de sia plej ŝatata ferilando Svislando, Herman Gorter mortis 62-jaraĝe pro korinfarkto.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]
|
Poezio
[redakti | redakti fonton]- Mei (1889)
- Verzen (1890)
- De school der poëzie (1897)
- Verzen (1903)
- Een klein heldendicht (1906)
- Pan (1912)
- In memoriam (1928)
- Verzen (1928)
- Liedjes (tri partoj; 1930)
- De arbeidersraad (1931)
- Sonnetten (1934)
Nefikcio
[redakti | redakti fonton]- De interpretatione Aeschyli metaphorarum (1889)
- Spinoza, Ethica (1895)
- Sociaaldemocratie en anarchisme (1905; nederlande)
- Het revisionisme in de praktijk (1906; nederlande)
- Het historisch materialisme: voor arbeiders verklaard (1908; nederlande)
- De grondslagen van de sociaaldemocratie (1912; nederlande)
- Het imperialisme, de wereldoorlog en de sociaaldemocratie (1914; nederlande)
- De wereldrevolutie (1918; nederlande)
- Open brief aan partijgenoot Lenin (1920; nederlande)
- Klassenmoraal (1920; nederlande)
- Het opportunisme in de Nederlandse Communistische Partij (1921; nederlande)
- De lessen van de Maartbeweging (1921; nederlande)
- De organisatie voor de klassenstrijd van het proletariaat (1922; nederlande)
- De groote dichters (1935)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Herman de Liagre Böhl, Met al mijn bloed heb ik voor U geleefd: Herman Gorter 1864-1927 (Amsterdamo: Uitgeverij Balans 1996) (ISBN 9789050185011)
- Herman Gorter, Geheime geliefden: brieven aan Ada Prins en Jenne Clinge Doorenbos (Amsterdamo: Uitgeverij Van Oorschot 2014) (ISBN 9789028260351)
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kalocsay, Kálmán. [1889] (1981) Vilmos Benczik: Tutmonda Sonoro (esperante). Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio.