Ardezdorsa mevo
Ardezdorsa mevo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ardezdorsa mevo aŭ Kamĉatka mevo, (Larus schistisagus), estas granda blankokapa mevo tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu specio reproduktiĝas en la okcidenta marbordo de Alasko sed multe disiĝas de tie dum la nereprodukta sezono. Oni supozas, ke ĉeestas Nordan Amerikon kaj la orientan marbordon de Azio. Ĝi estas simila laŭ aspekto al la Okcidenta mevo kaj al la Blugriza mevo. Alia ebla nomo estus Pacifika mevo, sed pli precize ĝi taŭgas por sudhemisfera specio, nome Larus pacificus.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Ardezdorsa mevo estas tre granda mevo (68,5 cm longa). Ĝi havas blankajn kapon, ventron kaj voston kun ardezgrizaj dorso kaj flugiloj kun blanka larĝa malantaŭa bordo. La flugiloj kaj dorso estas iomete pli malhela ol tiuj de la Okcidenta mevo. La subflugiloj montras perlofadenan bildon ĉe siaj bordoj. La okuloj estas flavaj. La kruroj estas rozkoloraj kaj mallongaj kompare kun aliaj similaj mevoj kaj la korpo ŝajnas pli fortika. La beko estas flava kun ruĝoranĝa antaŭfina makuleto. Nematuruloj estas brunaj simile al tiuj de la Nigramantela mevo, sed pli palaj.
Kiel aliaj mevoj, la Ardezdorsa mevo predas kaj ankaŭ manĝas restaĵojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Larus schistisagus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11-a de majo 2006.
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Seabirds, an Identification Guide de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
- Handbook of the Birds of the World Vol 3, Josep del Hoyo editor, ISBN 84-87334-10-5
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, by David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6
- Enature: Ardezdorsa mevo Arkivigite je 2007-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Identigejo de la Ardezdorsa mevo Arkivigite je 2007-04-06 per la retarkivo Wayback Machine