La plej antikvaj restaĵoj trovitaj en Badalona estas el neolitiko: iloj de ŝtono kaj siliko kaj tomboj. Ankaŭ estas kelkaj trovitaĵoj el la epoko de la metaloj en la urbo.
La unua restaĵo de la antikva epoko estas ibera vilaĝo, je la tria jarcento a.K.. Sed la origino de la urbo estas kutime datita ĉirkaŭ la jaro 100 a.K. kiam la romianoj fondis la urbon "Bætulo" sur malgranda monteto ĉe la maro.
La centro de la mezepoka urbo estas la sama ejo kie estis "Bætulo", la romia urbo. Nuntempe tiu areo nomiĝas "Dalt de la Vila", ĝi estas Badalona kvartalo.
En arkitekturo kaj arto de Badalona estas multaj verkoj kaj arkitekturaj tipoj, kiuj povas esti trovataj tiel en la urba areo kiel en la valoj de la "Serralada de Marina"