Saltu al enhavo

Beda Seeauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beda Seeauer
abata portreto kun libro kaj vido de la alikonstruita konventokirko
abata portreto kun libro kaj vido de la alikonstruita konventokirko
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1716 (1716-07-28)
en Hallstatt
Morto 21-an de decembro 1785 (1785-12-21) (69-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germanalatina
Okupo
Okupo bibliotekisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
abata blazono, en la Petro-kirko de Salcburgo

Beda SEEAUER (naskiĝinta Johann Josef Ignaz Seeauer la 28-an de julio 1716 en Hallstatt, mortinta la 21-an de decembro 1785 en Salcburgo) estis aŭstra benediktano, universitata profesoro kaj abato de Arkiabatejo Sankta Petro.

Estante filo de imperiestra sal-administristo kaj juĝisto li troviĝis de la 10-a vivojaro ene de salcburgaj benediktanoj; ĉar de decembro 1726 li frekventis ties gimnazion. Konfirmacia patro estis abato Gottfried Kröll mem kaj en la aĝo de 16 jaroj Seeauer frokuliĝis. Studis li teologion kaj jursciencojn ĉe la Salcburga universitato kaj en julio 1739 li ricevis la sacerdotan ordinacion. Inter 1743 kaj 1745 li profesoris pri filozofio antaŭ nomumiĝo je persona sekretarieco de abato Godofredo (1745–1747). La sekvajn jarojn iĝis Seeauer konfesprenanto en la pilgrimokirko Maria Plain (1747–1751) kaj predikisto ĉe la salcburga Kolegia Kirko (1751–1753). Seeauer ĵus fariĝis paroĥestro en Dornbach (Hernals), kiam la salcburgaj benediktanoj elektis lin en la 4.7.1753 nova abato.

Laŭkutime por baroka abato, Seeauer engaĝiĝis pri sakralaj domoj. Danke al li la prelata zono kaj la interno de la konventa preĝejo ŝanĝiĝis rokoke. La kampanilo ricevis novon spajron. Li ankaŭ modernigis la bibliotekon, ordonis novan katalogadon kaj akiron de novaj volumoj. La jam mezepoke grava Mikaelo-preĝejo pligrandiĝis laŭ iniciato de Seeauer inter 1767 kaj 1778: ĉar samloke Seeauer prezidantis por anoj de la Mikaelo-fratio.

  • Komponisto Michael Haydn, kiu havis loĝejon enkonventan, verkis en 1778 okaze de la 25-a datreveno abatiĝa de Seeauer, kantaton; krome en 1782 muzikdrametan aĵon Applausus por gratuli pri 50 jaroj da frokuliĝo.
  • Nomo de strato por li en Maxglan (kvartalo de Salcburgo), Seeauergasse.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Systema mundi iuxta Copernicum, Salcburgo 1745
  • Novissimum chronicon antiqui monasterii ad Sanctum Petrum Salisburgi Ordinis Sancti Benedicti. Exhibens ordinem chronologicum episcoporum, archiepiscoporum et abbatum, qui per XII saecula ab anno 583 usque ad annum respective 1772, Augsburg 1772
  • Saecularis memoria defunctorum, sive Compendium vitae et mortis religiosorum, qui in monasterio ad S. Petrum Salisburgi ord. S. Benedicti ab anno 1682 usque ad annum 1782 in Domino obierunt, Salcburgo 1782
  • diversaj presitaj predikoj de li

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Christoph Brandhuber kaj Maximilian Fussl: "Abt Beda Seeauer OSB", ĉe: In Stein gemeißelt: Salzburger Barockinschriften erzählen, Salcburgo/Vieno 2017, p. 144–147
  • Rupert Feuchtmüller: "Die spätbarocke Umgestaltung der Stiftskirche unter Abt Beda Seeauer". Ĉe: Festschrift St. Peter zu Salzburg 582–1982 (=Studien und Mitteilungen zur Geschichte des Benediktinerordens und seiner Zweige, 93), St. Ottilien 1982, p. 653–693

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]