Saltu al enhavo

Binoklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Binoklo

Binoklo estas optika aparato, uzata por la observado de malproksimaj objektoj. Ĝi konsistas el du paralelaj lornoj permesantaj observi per ambaŭ okuloj, tio, kiu permesas konservi iamezure la stereoskopan vidon.

Male al la astronoma lorno, la binoklo, uzita por rigardi "ne-ĉielajn" objektojn, devas doni rektan bildon (kun supre supren).

Tipoj de binokloj

[redakti | redakti fonton]

La lorno duope uzata por konsistigi binoklon estas:

  • Aŭ la Lorno de Galileo: la objektivo estas kuniga (kolekta) lenso kaj okulario estas disiga (malkolekta) lenso. Tiu lorno donas rektan bildon, sed havas malfortan pligrandigon. Per du tiaj lornoj oni faras malgrandajn binoklojn, tiel dirataj teatraj binokloj.
  • Aŭ la Lorno de Kepler: ambaŭ objektivo kaj okulario estas kunigaj lensoj. Tiu lorno donas malrektan bildon (supre malsupren). Oni rektigas la bildon per sistemo de reflektaj prismoj.
Diversaj sistemoj de prismoj ekzistas: duobla prismo de Porro, prismo kaj kvinprismo de Schmidt-Pechan aŭ tegmentforma prismo de Abbe-Köning. Tiatipa binoklo estas foje nomata prisma binoklo.
La prismo de Porro donas al lorno ĝian "discentran" aspekton. Tiu discentreco estas oportuna, ĉar ĝi malproksimigas la optikajn aksojn de la du lornoj kaj plifortigas la stereoskopan vidon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]