Blankakola minao
Aspekto
Titola teksto
[redakti | redakti fonton]Blankakola minao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankakola minao, S. a. albicollis
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Streptocitta albicollis (Vieillot, 1818) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankakola minao (Streptocitta albicollis) estas granda, longvosta specio de sturno en la familio de Sturnedoj. Pro la ŝajna simileco kun la pigo, ĝi estis nomata kiel Sulavesa pigo en la pasinteco. Tiu aŭstralazia birdo estas endemia de arbaroj de Indonezio nome en Sulaveso kaj apudaj pli malgrandaj insuloj de Indonezio. Estas du subspecioj; la nomiga el la suda parto de Sulaveso havas flavpintan bekon, dum torquata el la norda parto de la insulo havas tutnigran bekon.
Temas pri nigreca birdo kun longa vosto kaj metalecaj briloj ĉefe en dorso. Nomigas la specion (ankaŭ en la latina scienca nomo) larĝa blanka kolumo kiu kovras ankaŭ la ŝultrojn kaj la tutan bruston en antaŭa parto. Ankaŭ la kruroj estas nigraj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Streptocitta albicollis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|