La Blua Globeto (angle The Blue Marble) estas fama fotografaĵo de la Tero, farita je la 7-a de decembro, 1972, de la ŝipanaro de la kosmoveturiloApollo 17, for je ĉirkaŭ 29.000 kilometroj aŭ je ĉirkaŭ 18.000 mejloj.
NASA donas ĉi tiun nomon ankaŭ al moderna serio da bildo-datumaj aroj, kiuj kovras la tutan terglobon, je sufiĉe alta detalnivelo, kreita per zorgema blutado[Kontrolenda lingvaĵo] tra multaj satelito-bildaroj, por elimini tiom multe da nuboj kiom eble el la klasigitaj bildaroj.