Burgruino Saalegg
Burgruino Saalegg (germane ankaŭ Burgruine Saaleck, Heidenschloß, Lambrechtsschloß) estas resto de rokburgo en Sankt Martin bei Lofer, Aŭstrio. Ĝi situas proksime de la kaverno Lamprechtsofenloch kaj atingeblas piede sur pado tra la arbaro Schlößlwald. Konstrumaniere ĝi similas al la Ruino Friedburg en Neukirchen am Großvenediger.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kastelruinoj situas proksimume 150 metrojn super la orografie maldekstra bordo de Saalach konstruite sur tre kruta sprono de roko. Ĝiaj longaj flankoj estas vicigitaj de okcidento ĝis oriento. Laŭ Josef Lahnsteiner la konstruo indikas ke ĝi estis konstruita antaŭ la jaro 1200.
Pro sia malfacila alireblo ĝi bonege defendeblis, ekzemple per simpla ĵetado de ŝtonoj. Ne ekzistis granda vivokvalito; la akvo devis esti kolektita en cisterno kaj la kastelon oni povis (kaj povas) atingi nur piede dume la burgaj ĉevaloj restis en stalo montopiede.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo Lambrechtsschloß memorigas onin pri la legenda kavaliro Lambrecht, kiu laŭdire iam vivis ĉi tie. Lia filino ne transdonis laŭtestamente tezoron al karitataj organizaĵoj sed kaŝis ĝin en proksima kaverno; pune ŝi devas gardi ĝin daŭre vestate en blankaj vestaĵoj kaj helpate de nigra hundaĉo ŝatante allogi mon-avidajn tezoroserĉantojn.[1] Lordoj de Saalegg aperis publike plurajn fojojn. En 1167, instigite de la imperiestro, ili marŝis Salcburgon por ŝtelrompi, bruligadi kaj marodi kune kun la fratoj de Kastelo Plainburg (apud Großgmain) kaj Henriko de Mittersill.
De la jaroj 1189, 1194 kaj 1215 estas konataj pluraj sinjoroj de Saalegg, ekz. Berchtold (kun filo Pilgrim), Dietrich kaj Gebolf. Okaze de ŝanĝoj en proprietoj, la nomitaj personoj ofte agadis kiel atestantoj pri la konkludo de kontraktoj kaj aŭtentikigis ilin per subskribo. Tia kontrakto koncernis la transdonon de la bieno Minza fare de Pilgrim von Waidring al la Abatejo de Berchtesgaden.
En 1267 Saalegg-kastelo iĝis la posedaĵo de la senjoroj de Walchen (Piesendorf). En 1280 Albero de Walchen plendis pri trompiĝo fare de la frato Otto dum la akiro de Saalegg-ruino (ĉar la fratoj dividis plurajn havigitaĵojn kaj tiel facile malkonkordis). En 1268 Wernher de Salegg posedantis kaj en 1325 oni aŭdas pri certa Konrad de Ramseiden.
En 1367 Saalegg-burgo estis detruita fare de la senjoroj de Ramseiden (Saalfelden) kaj restis ruino poste. En 1795 oni ankoraŭ povis vidi la ekstreme malaltan bazan konstruaĵon, sur kiu alta rektangula elpintis kun multaj eksteraĵoj.
La Saalegg-poj daŭre ekzistis por iom da tempo. En 1503 estas menciita Christoph von Saalegg, en 1529 en arbarlibro aperas Jakob Saalegger zu Saalegg. En 1543 Wolfgang Salegger zu Salegg estas nomita en la katastro de la tribunalo de Lofer en dokumento kun priskribo de varoj de 1562 - jen la lasta mencio de reprezentanto de la familio Salegger en kavalira rango. Ĉar la idoj kaj praidoj fariĝis anoj de ordinaraj kamparanaj familioj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Friederike Zaisberger kaj Walter Schlegel: Burgen und Schlösser in Salzburg. Pongau, Pinzgau, Lungau. Birken-Reihe, Wien 1978, ISBN 3-85030-037-4.
- Josef Lahnsteiner: Mitterpinzgau, memeldono, Hollersbach 1962, p. 375-377
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Saalegg ĉe Burgenseite.com
- bildaro kun etpriskribo
- detaloj sur Wehrbauten.at Arkivigite je 2023-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fakte venis realaj monserĉantoj. Nur en 1878 komencis la scienca esplorado de Lamprechtsofenloch danke al la speleologo Anton von Posselt-Czorich.