Saltu al enhavo

Buster Cooper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buster Cooper
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1929 (1929-04-04)
en Sankt-Peterburgo
Morto 13-an de majo 2016 (2016-05-13) (87-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

George „Buster“ Cooper (naskiĝis la 4-an de aprilo 1929 je Sankt-Peterburgo (Florido) en Florido) estas usona ĵaza trombonisto de svingo.

Buster Cooper lernis ĉe Gimnazio Gibbs en Santa-Peterburgo kaj muzikis komence en lokaj orkestroj, ekzemple en la bando de Nat Towles en Teksaso. En 1950 li iris al Novjorko, studante tie ĝis 1952 ĉe Lernejo Hartnett. Ekde 1952 ĝis 1955 li muzikis kun Lionel Hampton kaj koncertaris kun ties bando en Eŭropo fine de 1953. Post li laboris en la dombando de Teatrejo Apolo en Harlemo, muzikis ĉe Benny Goodman kaj formis kun sia frato, basinstrumentisto Steve Cooper, propran bandon nome Coopers Brothers Band. Inter 1962 kaj 1969 li apartenis al la Orkestro Duke Ellington. En 1973 li transloĝigis al Los-Anĝeleso, kie li muzikis kun lokaj bandoj. Pli malfrue li denove koncertis kun Hampton kaj en la lastaj jaroj kun T. S. Monk. Krome li kunverkis surdiskigojn de Duke Ellington, de Prestige Blues Swingers, de Arnett Cobb kaj aliaj. Eĉ ĝis en la 2010-aj jaroj li regule prezentis en Sankta-Peterburgo.[1]

Konsultlibraj notoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referenco

[redakti | redakti fonton]
  1. Raporto ĉe baynews9.com. Arkivita el la originalo je 2011-02-26. Alirita 2012-07-18.