Engadino
Engadino | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
valo [+] | ||
Lando | Svislando | |
Supermara alteco | 2'370 m ü. M. [+] | |
- koordinatoj | 46° 32′ 59″ N, 9° 53′ 45″ O (mapo)46.54979.8959Koordinatoj: 46° 32′ 59″ N, 9° 53′ 45″ O; CH1903: 788429 / 158330 (mapo) | |
Engadino | ||
Vikimedia Komunejo: Engadin [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Engadino estas valo en la svisa kantono Grizono, tra kiu fluas la rivero Eno (germane Inn, romanĉe En), kaj kie oni parolas ĉefe la romanĉan lingvon, nome ties dialekton Vallader. Oni distingas la Supran Engadinon de Sankta Maŭrico ĝis S-chanf konsistante el komunumaro kun sama nomo disde la Suba Engadino de Zernez ĝis la pasejo Finstermünzpass [finstamincpas'], ĉe kiu la rivero Eno transfluas al Aŭstrio konsistante el la tri komunumaroj Ramosch, Suot Tasna kaj Sur Tasna.
Jam Finstermünzpass, la plej malalta loko de la valo, havas altecon de 1188 metroj super marnivelo. Pro la alteco la kondiĉoj por neĝaj sportoj estas tre bonaj, sed ne ĉiam eblas libera uzo de la ŝoseoj. Tial gravas la reto de la Retia Fervojo (Rhätische Bahn, Viafier retica, RhB), kies etŝpuraj trajnoj trairas la tutan valon, escepte de la lasta peco inter Scuol kaj Finstermünzpass, kie la valo estas tre malvasta. Per konstruado de la fervoja tunelo Vereina inter Sagliains kaj Klosters oni certigis tutjare sekuran ligon de Engadino al Pretigovio kaj la valo de Rejno.
Suba Engadino estas fama pro la Svisa Nacia Parko, kiu kovras grandan parton de la suda valflanko. La kultura centro, kvankam ne la ĉefloko de la Supra Engadino estas la fama kuracloko Sankt-Maŭrico, kie dufoje okazis la Vintraj Olimpikoj nome en 1928 kaj 1948.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vegetaĵara mapo de supra Engadino, Svisujo, 1:50'000 en germana, angla kaj en romanĉa lingvo, kaj en GIS, junio 2010 ISBN 978-3-033-02480-9
- Retia Fervojo, filmeto[rompita ligilo]
- Vegetaĵara mapo
- Turisma retejo pri Engadino kaj Sankt-Maŭrico
- Engadino en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)