Flugilo
Aspekto
La vorto flugilo, ilo por flugi, povas esti pri:
Anatomio
[redakti | redakti fonton]Organo ĉe diversaj bestoj, kiun ili movas por sin porti en la aero,:
- ĉe birdoj kiel paro kreskanta ĉe la trunko,
- ĉe flugkapablaj insektoj kiel unu aŭ du paroj kreskantaj ĉe la torako,
- ĉe mitaj estaĵoj, ekzemple anĝeloj, drakoj, Pegazo, ...
Tekniko
[redakti | redakti fonton]Simila kaj samcela parto de flugaparato. Tio, kio povas svingiĝi kiel flugilo, ekzemple flugilo de pordo.
Geometrio
[redakti | redakti fonton]Io forme simila al birda flugilo, precipe pri objektoj etendiĝantaj duope aŭ kvarope ĉe ambaŭ flankoj de iu aĵo (ĉi tie sinonimo de alo):
- lobo de iu organo, kiel flugiloj de nazo;
- flankaĵoj de konstruaĵo, kastelo;
- partoj de helico, muelilo;
- flankoj de armeo.
Alio
[redakti | redakti fonton]- Movilo ebliganta facilan kaj rapidan flugon, fizikan aŭ metaforan, ekzemple flugiloj de facila vento, spiritaj flugiloj
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas proverbo pri flugilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Liaj flugiloj paraliziĝis. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-13.