La Hispana nacia teamo de futbalo, hispane «La Selección española de fútbol», estas la landa vira teamo de la Reĝa Federacio Hispana de Futbalo (hispane «Real Federación Española de Fútbol». Laŭ la rangolisto de la internacia federacio FIFA la teamo estas inter la dek plej bonaj de la mondo.
Ekde la 1-a de januaro 2023, la trejnisto de la teamo estas Luis de la Fuente, kaj laŭ la stato de somero 2024
la entute plej multajn golojn (59) atingis David Villa kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (180) kadre de la hispana teamo partoprenis la futbalisto Sergio Ramos.
La kromnomon La Furia Roja ("la furiozo ruĝa") la teamo ekhavis dum la Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno, kie la hispana teamo, en grandparte ruĝaj sportaj vestaĵoj, surprize atingis la arĝentan medalon.
En la Futbala Mondpokalo 2010 la teamo (vidu la navigilan informkeston sube) unuafoje atingis la finalon kaj la 11-an de julio2010 venkis kontraŭ la nederlanda nacia teamo de futbalo. Post tio okazis enorma celebrado unue en Madrido kun akcepto ĉe la palacoj kaj de la reĝo kaj de la prezidento kaj poste surstrate la 12-an de julio. Poste la futbalistoj ekferiis kaj veturis al iliaj naskiĝlokoj por respektivaj omaĝoj. Tiu venko havis eĉ politikajn kaj ekonomiajn sekvojn: konsumado kreskis kaj eĉ multaj entreprenoj promesis redonon de pagoj se Hispanio venkos kiam tio ne estis tiom certa kaj nun ili devas redoni tion, sed ankaŭ la vendado kreskis danke al tia promeso kaj ili pli malpli povos plenumi ĝin.
En la Futbala Mondpokalo 2014, la teamo nur atingis la grupan fazon, do estis en la malpli sukcesa duono de la partoprenintaj teamoj, en la Futbala Mondpokalo 2018, la teamo avancis al la okonfinalo, malvenkante kontraŭ la tiujare gastiganta rusa teamo, do estis inter la lastaj 16 teamoj, kaj en la Futbala Mondpokalo 2022 same nur avancis al la okonfinalo. Daŭre la subtenantaj spektantoj revas pri triumfo simila al tiu en 2010.