Izabela lanio
Izabela lanio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Izabela lanio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lanius isabellinus (Hemprich & Ehrenberg, 1833) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Izabela lanio (Lanius isabellinus) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas la orienta ekvivalento de la Ruĝdorsa lanio (Lanius collurio) kun kiu ĝi estis iam konsiderata samspecifa.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiu palearktisa birdo reproduktiĝas en suda Siberio kaj centra Azio (raso L. i. phoenicuroides, konata kiel Turkestana lanio) kaj en Ĉinio (raso L. i. isabellinus, konata kiel Daŭria lanio (laŭ la regiono Daŭrio aŭ Transbajkalo)) kaj vintras en tropikoj. Tiuj du rasoj estas foje konsiderataj kiel separataj specioj. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo, inklude Brition, kutime en aŭuno.
Ĝi estas migranta mezgranda paserino kiu manĝas grandajn insektojn, malgrandajn birdojn, rodulojn kaj lacertojn. Kiel ĉe aliaj lanioj, ankaŭ tiu ĉasas el elstaraj ripozejoj kaj palisumas la kadavraĵojn sur dornojn aŭ ĉe pikdrata bariero kiel en provizejo. Ili reproduktiĝas en malferma kultivata kamparo, prefere kun dornarbustoj.
La plumaro estas izabela, la sabla koloro kiu havigas nomon al ĝi. Ĝi havas ruĝecan voston, grizecajn dorson kaj kronon kaj nigran maskon sub blanka superokula strio. La flugiloj estas malhelaj kun blanka makulo. La beko estas grizeca, kaj ĉe plej parto de lanioj, ĝi estas larĝa ĉebaze, fortika kaj hokoforma en supra makzelo. Junuloj povas esti distingitaj el junuloj de Ruĝdorsa lanio pro multe pli disa skvameco en subaj partoj.
Plie
[redakti | redakti fonton]Identigo
[redakti | redakti fonton]- Worfolk, Tim (2000) Identification of red-backed, isabelline and brown shrikes Dutch Birding 22 (6): 323-362
Vagantoj
[redakti | redakti fonton]- Message, Stephen (2001) The Turkestan Shrike in Kent Birding World 14(10):432-434
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oiseaux Bildoj
|