Saltu al enhavo

Johann Friedrich Gmelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Friedrich Gmelin
Persona informo
Johann Friedrich Gmelin
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1748 (1748-08-08)
en Tübingen
Morto 1-an de novembro 1804 (1804-11-01) (56-jaraĝa)
en Göttingen
Tombo Albanifriedhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Tubingeno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Philipp Friedrich Gmelin Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Christian Gottlieb Gmelin Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Leopold Gmelin Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo botanikisto
universitata instruisto
biologo
kuracisto
entomologo
fungosciencisto
ornitologo
kemiisto
zoologo
filikisto
briofitologo
mineralogo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Plantoscienco, zoologio, kemio, medicino kaj naturscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Tübingen vd
Doktoreca konsilisto Philipp Friedrich GmelinFerdinand Christoph Oetinger vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Friedrich GMELIN, esperante Johano Frederiko GMELINO (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1748 en Türbingen, mortis la 1-an de novembro 1804 en Göttingen) estis germana naturalisto, botanikisto kaj entomologo.

Gmelin naskiĝis kiel la unua filo de Philipp Friedrich Gmelin en 1748 en Tübingen. Li studis medicinon ĉe sia patro[1] en la Universitato de Tübingen kaj gradiĝis kiel Doktoro en 1769 per tezo titolita: Irritabilitatem vegetabilium, in singulis plantarum partibus exploratam ulterioribusque experimentis confirmatam.

La Quasimitra cardinalis estas specio de molusko malkovrita de Johann Friedrich Gmelin, en 1791.

En 1769 li iĝis helpoprofesoro de medicino en la Universitato de Tübingen. En 1773 li iĝis profesoro de filozofio kaj helpoprofesoro de medicino en la Universitato de Göttingen. Li posteniĝis al ĉefa profesoro de medicino kaj profesoro de kemio, botaniko kaj mineralogio en 1778. Li mortis en 1804 en Göttingen.

Johann Friedrich Gmelin publikigis kelkaj lernolibrojn pri kemio, farmacio, mineralogio kaj botaniko. Li publikigis ankaŭ la 13an eldonon de Systema Naturae de Carolus Linnaeus en 1788.

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

La planto de la Artemizioj Gmelina artemizioArtemisia gmelinii estas nomita laŭ li.

Inter liaj disĉiploj estis Georg Friedrich Hildebrandt, Carl Friedrich Kielmeyer, Friedrich Stromeyer kaj Wilhelm August Lampadius. Li estis la patro de Leopold Gmelin.

Publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Gmelin, Johann Friedrich; Ferdinand Christoph Oetinger. (1768) Irritabilitatem vegetabilium, in singulis plantarum partibus exploraam ulterioribusque experimentis confirmatam, Thesis Tübingen. OCLC 10717434.
  • Allgemeine Geschichte der Gifte, Two Volumes, 1776/1777
  • Allgemeine Geschichte der Pflanzengifte, 1777
  • Allgemeine Geschichte der mineralischen Gifte, 1777
  • Einleitung in die Chemie, 1780
  • Beyträge zur Geschichte des teutschen Bergbaus, 1783
  • Ueber die neuere Entdeckungen in der Lehre von der Luft, und deren Anwendung auf Arzneikunst, 1784
  • Grundsätze der technischen Chemie, 1786
  • Grundriß der Pharmazie, 1792
  • Geschichte der Chemie, 1799
  • Allgemeine Geschichte der thierischen und mineralischen Gifte, 1806
Göttingen, Parko Cheltenham, Tombo de Johann Friedrich Gmelin

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Vane-Wright, R. I., 1975. The butterflies named by J. F. Gmelin (Lepidoptera: Rhopalocera).Bulletin of the British Museum (Natural History),Entomology, 32: 17-64.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Mainz, Vera V.; Gregory S. Girolami. Genealogy Database Entry: Gmelin, Johann Friedrich. School of Chemical Sciences Web Genealogy. University of Illinois at Urbana-Champaign (1998). Alirita 2009-01-01.