Saltu al enhavo

John Bachman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Bachman
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1790 (1790-02-04)
en Rhinebeck
Morto 24-an de februaro 1874 (1874-02-24) (84-jaraĝa)
en Charleston
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Maria Martin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo natursciencisto
botanikisto
kleriko
ornitologo
zoologo
verkisto
socia aktivisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

John Bachman (4an de februaro 179024an de februaro 1874) estis usona luterana pastro, socia aktivulo kaj naturalisto kiu kunlaboris kun J.J. Audubon por produkti Viviparous Quadrapeds of North America kaj aliaj verkoj, ĉefe Unity of the Human Race, kiuj ege influis sur la disvolviĝo de la teorio de evoluado. Li helpis fondi Newberry College. Kelkaj specioj de animaloj estis nomitaj je lia honoro, kiel la Baĉmana leporo, la Baĉmana Pasero kaj la Baĉmana vermivoro.

Tiu lasta, nune preskaŭ certe formortinta, estis malkovrita en 1832 de Bachman, kiu prezentis kiu prezentis studohaŭtojn kaj priskribojn al sia amiko kaj kunlaboranto, John James Audubon. Audubon neniam vidis la vivantan birdon sed nomis ĝin honore de Bachman. En 1816, Bachman malkovris specion de rizmarĉa rato.[1]

Li servis en la sama preĝejo de Charleston (Suda Karolino) kiel pastro dum 56 jaroj sed li eĉ tiel trovis tempon por sekvi studojn de natura historio kiuj kaptis la atenton de la fama birdartisto John James Audubon kaj aliaj elstaraj sciencistoj de Anglio, Eŭropo, kaj alie. Krome li havis elstaran vivon en la luterana komunumo.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Bachman, John (1850), The doctrine of the unity of the human race examined on the principles of science, Charleston, S.C.: C. Canning. LC control no. 05029882.
  • Desmond, Adrian; Moore, James (2009), Darwin's Sacred Cause: how a hatred of slavery shaped Darwin's views on human evolution, Houghton Mifflin Harcourt. ISBN 978-0-547-05526-8

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Chapman, F.M. 1893. Description of a new subspecies of Oryzomys from the Gulf States. Bulletin of the American Museum of Natural History 5:43–46.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]