Saltu al enhavo

Kukurbeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukurbeto
planto kun kukurbeto
planto kun kukurbeto
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Kukurbo Cucurbita
Specio: C. pepo
Subspecio: Cucurbita pepo subsp. pepo
Cucurbita pepo
L.
konvario

Cucurbita pepo subsp. pepo convar. giromontiina'

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kukurbeto, italia kukurbopeponeto (Curcurbita pepo) estas planto de la specio Curcurbita pepo el la familio Kukurbacoj, kiu produktas samnoman popularan longan verdan aŭ flavan frukton kun formo de pepono. Ĝi aspektas simile al kukumo.

Krom la frukto kiel legomo, oni manĝas ankaŭ la floron en iuj kuirartoj, ekzemple en Meksiko (Cucurbita pepo subsp. fraterna).

Kukurboj origine devenas de Nord-Ameriko (Cucurbita pepo subsp. texana), sed la kukurbeto estas mutaĵo eŭropa, kiu okazis verŝajne en la lasta parto de la 19-a jarcento apud Milano, kaj italoj poste disvastigis la popularan planton al aliaj regionoj.