La estrella azul
La estrella azul | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La estrella azul |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2023 |
Ĝenro | drama filmo, muzika filmo |
Kameraado | Rui Poças |
Reĝisoro(j) | Javier Macipe |
Scenaro | Javier Macipe |
Rolantoj | Cuti Carabajal • Bruna Cusí • Marc Rodríguez Naque |
Produktinta firmao | MOD Producciones La Charito Films |
IMDb | |
La estrella azul (La blua stelo) estas hispan-argentina filmo premierita en 2023, reĝisorita kaj verkita de Javier Macipe en sia unua filmo, protagonistigita de Pepe Lorente kiel la hispana muzikisto Mauricio Aznar. Krom Lorente, ankaŭ Cuti Carabajal, Bruna Cusí, Marc Rodríguez, Catalina Sopelana, Mariela Carabajal kaj Noelia Verenice Díaz formas parton de la aktoraro.
La filmon oni prezentis en la oficiala fako de la Donostia Internacia Kinfestivalo en 2023.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]
Dum la 1990-aj jaroj, Mauricio Aznar (Pepe Lorente), fama hispana rok-muzikisto, traveturas Latinamerikon serĉante sian personan trankviligon kaj muzikan plenumon, evitante sian iaman drogomanion. Tie li konas Don Carlos (Cuti Carabajal), maljuna dekadenca muzikisto, kiu spite sian aŭtorecon de kelkaj el la plej famaj kantoj de la argentina folkloro, apenaŭ sukcesas vivteni sin. Carlos gastigas malavare la strangan vizitanton dum iĝas lia muzik-majstro.