Luisenthal
Luisenthal | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Gotha | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036257 | |||||
Poŝtkodo | 99885 | |||||
Aŭtomobila kodo | GTH | |||||
Oficiala Municipokodo | 16067044 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Günther Jobst | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 99885 Ohrdruf | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1175 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 47′ N, 10° 43′ O (mapo)50.78472222222210.721666666667Koordinatoj: 50° 47′ N, 10° 43′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 450 m | |||||
Areo | 30,59 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.ohrdruf.de/unsere-stadt/erfuellende-gemeinde-ortsteile/gemeinde-luisenthal/ | |||||
Luisenthal estas komunumo en Germanio, en la valo Ohratal. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1175 loĝantojn. La administrajn servojn por la loĝantoj transprenas najbara, tiel nomata "plenumanta" komunumo, Ohrdruf.
La loko estas nomita laŭ dukino Luise Dorothea.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo troviĝas la ruina kastelo Käfernburg kun belfrido 15 metrojn alta. Krome vizitantojn allogas la tre vidinda Muzeo de bierfarado, integrita en gastejo. La plej eksterordinara centro de altiro estas do la baraĵlago kaj akvorezervujo Ohratalsperre proksime de Luisenthal, ĉirkaŭirebla fare de migrantoj sur bela vojeto 13 kilometrojn longa. Fine menciiĝu la grava teĥnika muzeo Tobiashammer (i.a. vapormaŝinoj) en la norda parto de la urbeto.
Transportado publika
[redakti | redakti fonton]Antaŭ 135 jaroj malfermiĝis la fervoja konekto inter Gotha kaj Gräfenroda kun haltejo ankaŭ en Luisenthal. La 10-an de decembro 2011 lastafoje pasaĝertrajnoj cirkulos, ĉar la linio poste ĉesigos sian ekziston danke al la profesia nekapableco kaj miopeco de la turingiaj politikistoj.[1]
Eksteraj ligiloj germane
[redakti | redakti fonton]- Bierfabrikmuzeo Arkivigite je 2011-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
- La akvobaraĵo Ohratal
- La teĥnika muzeo Tobiashammer
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Turingia ministerio por konstruado, landa evoluiĝo kaj transportado:Sinnvoller Mittel-Einsatz in den Personennahverkehr Arkivigite je 2016-01-05 per la retarkivo Wayback Machine, Anonco por la gazetaro datumanta de la 20-a de oktobro 2011
|