Saltu al enhavo

Malungon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malungon
municipo de Filipinoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 9503
Demografio
Loĝantaro 105 465  (2020) [+]
Loĝdenso 140 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 16′ N, 125° 17′ O (mapo)6.2666666666667125.28333333333Koordinatoj: 6° 16′ N, 125° 17′ O (mapo) [+]
Alto 233 m [+]
Areo 750,92 km² (75 092 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Malungon (Filipinoj)
Malungon (Filipinoj)
DEC
Situo de Malungon

Map

vdr

Malungon - tagaloge Bayan ng Malungon - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono SOCCSKSARGEN, en provinco Sarangani. Malungon havas 31 distriktojn.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Malungon situas en la suda parto de la insulo ne havanta marbordon [1]. General Santos kaj provinca ĉefurbo Arabel troviĝas po 31, Digos 43, regiona ĉefurbo Koronadalo 49, Dabao 83, Kotabato (urbo) 147, Cebuurbo 462, Manilo 1026, Kezonurbo 1032, Tuguegarao 1308 kilometrojn (aere) [2].

Tiu loko apartenis al pluraj administraciaj unuoj, fine en 1969 Malungon estis fondita el ekstera parto de Alabel. La provinco estis kreita en 1992. En la 2010-aj jaroj Malungon atingis la internacian statuson urbego (pli granda, ol cent mil).

Malungon plejparte baziĝas sur agrikulturo, kie oni okupiĝas pri kokosoj. Bredado kun fiŝkaptado estas la dua plej granda enspezo. Aliaj agrikulturaj produktoj estas maizoj, sukerkanoj, bananoj, ananasoj, mangoj.

Malungon estas alirebla voje el Digos kaj General Santos.

La klimato de Malungon estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas po 1623 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro pluvas pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans