Markt Neuhodis
Markt Neuhodis | |||
---|---|---|---|
Foira komunumo komunumo de Aŭstrio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Aŭstrio | ||
Fed. lando | Burgenlando | ||
Distrikto | Distrikto Oberwart | ||
Poŝtkodo | 7464 | ||
Aŭtokodo | OW | ||
Telefonkodo | 03363 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 658 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 18′ N, 16° 24′ O (mapo)47.29611111111116.395555555556Koordinatoj: 47° 18′ N, 16° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 326 m [+] | ||
Areo | 19,95 km² (1 995 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Markt Neuhodis [+] | |||
Markt Neuhodis, hungare Városhodász aŭ Újhodász, kroate Novi Hodas, estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberwart. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 658 loĝantoj. En la komunumo estas grandeta nombro da anoj de la burgenlanda kroata malplimulto, kiu ĉefe situas en la parto Althodis (Stari Hodas).
Situo
[redakti | redakti fonton]Markt Neuhodis situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo el Kőszeg. Rechnitz troviĝas 5 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata dum la bronzepoko. Grafo Németújvár fondis la vilaĝon kaj li venigis aŭstrojn. En 1514 la setlejo iĝis kampurbo, kiun la turkoj detruis kaj senhomigis en 1532. Poste en 1545 kroatoj refondis ĝin. En 1550 kaj en 1650 pestoj okazis, dume en 1621 armeo de Gabrielo Bethlen bruldetruis la komunumon. La loko denove iĝis kampurbo en la 17-a jarcento. En 1910 loĝis tie 962 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Markt Neuhodis ricevis rangon de foira komunumo en 1973.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- mezepoka katolika preĝejo omaĝe al Johano la Baptisto, en 1796 pligrandiĝis kaj trakonstruiĝis
- kastelo de Rupprecht de 1880
- akvomuelejo
Komunumopartoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo konsistas el du partoj
- Althodis, hungare Óhodász, kroate Stari Hodas kaj
- Markt Neuhodis, hungare Városhodász, kroate Novi Hodas / Nimški Hodas
Althodis estas la pli malgranda el la du partoj, proksimume kvinono de ĉiuj komunumanoj vivas tie.
Komunumoj pri hód (=kastoro) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Csékehódos | Hegyháthodász | Hodász | Hódegyháza | Hódmezővásárhely | Jákóhodos |
Káptalanhodos | Kishódos | Krassóhódos | Nagyhódos | Nemeshodos | Óhodász |
Örihodos | Temeshódos | Városhodász | Zarándhódos |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|