Merkuro (dio)
Merkuro | |
---|---|
Sekso | vira |
Eble sama | Hermeso, Abianus, Cimiacinus, Arcecius, Aguaecus, Dubnocaratiacus, Solitumarus |
Familio | |
Patro | Jupitero |
Infanoj | Evander of Pallene, Kupido |
Amkunuloj | Larunda, Rosmerta |
Merkuro | |
---|---|
romia dio • wealth deity | |
Informoj | |
Originala nomo | Mercurius |
Eble sama | Hermeso • Abianus • Cimiacinus • Arcecius • Aguaecus • Dubnocaratiacus • Solitumarus |
Sekso | vira |
Patro | Jupitero |
Kunulo | Larunda • Rosmerta |
Infanoj | Evander of Pallene • Kupido |
Merkuro estas la filo de Jupitero kaj de la filino de la titano Atlaso kaj la diino Maja. Li estas la romia dio de komerco (rilata kun la vorto merkantilismo) kaj de la veturo. Li portas ĉapelon kun flugiloj, la pegasus-on, kaj tial li estas la pli rapida mesaĝisto kaj tre fidela amiko de Jupitero. Li foje portas kaduceon, kiel simbolo de komerco.
Laŭ Francisko Azorín Merkuro estis Romana dio, filo de Jupitro, komiso de la olimpaj dioj; simbolis la elokvento, la komerco kaj la rabo. Estis ikonografie reprezentita per junulo kun flugiloj ĉe la piedoj k. la kaduco ĉe la mano. [tiele][1] Li indikas etimologion el la greka Hermes kaj el la latina Mercurius, el merx (varo, komercaĵo).[2]
Merkuro inventis la liron, kaj lia birdo estas la koko. En Romo, lia tago estis la 15-an de majo.
Merkuro donis sian nomon ankaŭ al la planedo Merkuro kaj al la tago de la semajno merkredo (de la latina Mercurii dies). En iuj lingvoj, Merkuro donis sian nomon al la elemento hidrargo. En la greka mitologio, lia nomo estas Hermeso.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Skulptaĵo de la Roma dio Merkuro de la flandra artisto Artus Quellinus de la 17-a jarcento.
-
Skulptaĵo de la Roma dio Merkuro portanta kaduceon.
-
Reliefo reprezentanta la dion Merkuron, trovita en romia domo. Kasko kun flugiloj videblas.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 137.
- ↑ Azorín, samloke.