Merseburg
Merseburg | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • Hansa urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
Distrikto | Distrikto Saale | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 03461 | |||||
Poŝtkodo | 06217 | |||||
Aŭtomobila kodo | SK (antaŭe: MQ, MER) | |||||
Oficiala Municipokodo | 15088220 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Jens Bühlingen (CDU) | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Stadt Merseburg Postfach 16 61 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 34335 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 21′ N, 12° 0′ O (mapo)51.35444444444411.992777777778Koordinatoj: 51° 21′ N, 12° 0′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 88 m | |||||
Areo | 36,08 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.merseburg.de/ | |||||
Merseburg [Merzeburk] estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale de la federacia lando Saksio-Anhalto kaj estas la administra, ekonomia kaj kultura centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 34 335 loĝantojn. Merseburg situas borde de la rivero Saale, laŭ kiu nomatas la distrikto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Merseburg estas unu el la plej malnovaj urboj de centra Germanio. La urbo unuafoje skribe menciiĝis en la 9-a jarcento de nia erao, je la nomo „Mersiburc civitas“, "socio Mersi-burgo", kio supozigas ke tiam jam ekzistis historia burgo kaj urba remparo. Fakte arkeologiaj esploroj pruvis setlejon ekde la neolitiko. En la 10-a jarcentoj en la fortikita urbo verkiĝis la Magiaj formuloj de Merseburg, du misteraj poeziaj tekstoj en la malnovaltgermana lingvo skribe notitaj dum la 10-a jarcento, sed de prakristana origino de antaŭ la jaro 750, kiuj dum la jaro 1842 retroviĝis en la urba katedralofondaĵa biblioteko. Post la jaro 919 la urbo fariĝis unu el la rezidejoj de la imperiestro de la germanlingva Sankta Romia Imperio. Ekde 968 laŭ iniciato de la imperiestro Oto la 1-a ĝi iĝis episkopa sidejo, kaj ĝis la reformacio la urbo estis signifa religia centro.
En la funkcio de imperiestra rezidejo, la urbo komence de la 11-a jarcento iĝis scenejo pri la historio de la soraba lingvoinsulo Luzacio, pri kiu interesiĝis kaj la germanlingva Sankta Romia Imperio, la Pola Reĝlando kaj la Ĉeĥa Krono. En Merseburg okazis en la jaro 1002 oficiala kunveno de la imperiestro Henriko la 2-a kun princoj kaj dukoj. Partoprenis ĝin ankaŭ la pola reĝo Boleslao la 1-a "la Brava". Dum tiu kunveno okazis, probable laŭ la inspiro de Henriko, sensukcesa atenco kontraŭ la pola reĝo Boleslao kaj tio sekvis multjarajn militojn inter Henriko kaj Boleslao kaj rezulte en la jaro 1013 okazis Paca Traktato en Merseburg kaj januare en 1018 en Bautzen okazis la sekva Paca Traktato: Per la Paca Traktato en Bautzen granda parto de Luzacio t.e. la regiono de Bautzen, estis aligita kiel regna feŭdo al Pollando.
Dum la Mezepoko, de la jaro 1428 ĝis minimume en 1604 la urbo malgraŭ la rezisto de la urbaj episkopoj apartenis al la komerca ligo Hanso.
Kiel la cetero de la eksa federacia lando Saksio-Anhalto, de 1949 ĝis 1990 la urbo apartenis al la socialisma ŝtato GDR, por la reunuiĝo de Germanio iĝis centro de propra distrikto, kaj kadre de administra reformo en 2007 iĝis parto de nova, pli granda distrikto Saale.
Statuo de Lenin
[redakti | redakti fonton]En 1997 la nederlanda entreprenisto Henk Koop transportigis grandegan statuon de Lenin el Merseburg kaj metis ĝin sur la tereno de sia kompanio en Tjuchem, laŭ propra eldiro kiel averto kontraŭ la komunismo. En marto 2010 la statuo kun alteco de 9 metroj estis transportita al Bad Nieuweschans, kie ĝi ricevis starlokon ĉe la kuracbanejo.
-
Statuo de Lenin sur la origina loko en Merseburg (1991)
-
Statuo de Lenin en Tjuchem (1998)
-
Statuo de Lenin ĉe la muzeo Twentse Welle (2009)
-
Statuo de Lenin en la nederlanda Bad Nieuweschans
Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- Cölestin August Just, oficisto
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|