Mina (Sauda Arabio)
Aspekto
Mina estas loko en la dezerto je ĉirkaŭ 5 kilometroj oriente de Mekko en Sauda Arabio. Ĝi estas survoje el la centro de Mekko al la Monto Arafat. Mina estas konata pro la rolo kiun ĝi ludas dum la ĉiujara pilgrimado (Haĝo), kiam ĝi havigas portempan gastigadon al miloj de vizitantaj pilgrimantoj en luksaj tendoj. En la valo de Mina estas la Ponto Jamarat, kie oni faras la ritaron de la Ŝtonumo de la diablo, realigita inter la mateniĝo kaj la vesperiĝo, en la lasta tago de la Haĝo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Koordinatoj: 21° 24′ 48″ N 39° 53′ 36″ O / 21.41333 °N, 39.89333 °O (mapo)