Muntjako
Aspekto
Muntjako | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Muntjako aŭ munĝako (Muntiacus) estas orientalisa genro de la cervedoj. Ili havas sveltan, muskolan korpon, longajn kaj maldikajn krurojn, mezlongan, lanuge hararan voston. La fela hararo estas mallonga, glata kaj kompakta, supre flavbruna, ĉekole helbruna. La mentono, gorĝo, ventroposto estas blanka, la ventroantaŭo estas flava. Sur la kruroj, super la nigraj hufoj troviĝas blanka makulo. La bazo de la kornaroj estas tre longa (8–10 cm). Ĝia tuta korpolongo estas 115–126 cm, el kio 15–18 cm estas la vosto. La ŝultroalto estas 65–70 cm.
Estas dek specioj:
- Hinda muntjako aŭ Komuna muntjako, Muntiacus muntjak
- Reevesa muntjako aŭ Ĉina muntjako, Muntiacus reevesi
- Hairy-fronted muntjac aŭ Nigra muntjako, Muntiacus crinifrons
- Feaa muntjako, Muntiacus feae [1]
- Bornean Yellow muntjac, Muntiacus atherodes [2]
- Rusvelta muntjako, Muntiacus rooseveltorum
- Gongŝana muntjako, Muntiacus gongshanensis
- Giganta muntjako, Muntiacus vuquangensis
- Truongsona muntjako Muntiacus truongsonensis
- Leaf muntjac Muntiacus putaoensis
Ili vivas en Sumatro, Javo, Borneo, Malaja Duoninsulo, kaj Himalajo.