Muzeo pri limŝtonoj (Erfurt)
Muzeo pri limŝtonoj | ||
---|---|---|
lapidarium [+] | ||
Lando | Germanio | |
Federacia lando | Turingio | |
Situo | Erfurto | |
- koordinatoj | 50° 55′ 4″ N, 11° 5′ 21″ O (mapo)50.9177511.08925Koordinatoj: 50° 55′ 4″ N, 11° 5′ 21″ O (mapo) | |
Muzeo pri limŝtonoj | ||
Vikimedia Komunejo: Willroda [+] | ||
La Muzeo pri limŝtonoj (germane Thüringer Grenzstein-Lapidarium) troviĝas subĉiele ĉe la forstista domo Willroda en periferia zono de Erfurto.
Priskribo kaj historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas kolekto de historiaj landlimŝtonoj kaj katastraj limŝtonoj kaj estis unue malfermita en 2009.
Aranĝis ĝin la turingia filio de la Germana societo por geodezio (germane: Deutscher Verein für Vermessungswesen - Gesellschaft für Geodäsie, Geoinformation und Landmanagement / DVW). Ekde 2011 oni povas admiri surloke ĉ. 20 objektojn kun informoriĉaj klarigtabuloj flanke.
Krome montriĝas la mapoj kaj listiĝas mallongigoj de la historiaj suverenaj teritorioj. Ekzemple: KP estas mallongigo por Königreich Preußen, HG signifas Herzogtum Sachsen-Gotha.
Apartan historion havas la prusiaj landlimagloj kiuj historie ankaŭ gravas por Turingio.
Historia multŝtata de la federacia lando
[redakti | redakti fonton]Sendube aparte fruktodona estas Turingio por historiistoj geodeziaj. Jen la teritorioj de hodiaŭa Turingio kiu ekzistis ĝis 1920, antaŭ la unuiĝo:
- Princlando Reuß älterer Linie (rezidejo en Greiz)
- Princlando Reuß jüngerer Linie (rezidejo en Gera)
- Grandduklando Sachsen-Weimar-Eisenach (rezidejo en Weimar)
- Duklando Sachsen-Meiningen (rezidejo en Meiningen)
- Duklando Sachsen-Coburg (rezidejo en Coburg)
- Duklando Sachsen-Gotha (rezidejo en Gotha)
- Duklando Sachsen-Altenburg (rezidejo en Altenburg)
- Princlando Schwarzburg-Rudolstadt (rezidejo en Rudolstadt)
- Princlando Schwarzburg-Sondershausen (rezidejo en Sondershausen)
- Reĝolando Prusio (rezidejo en Berlin)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Nikolaus Philippi: Grenzsteine in Deutschland - Entstehung und Geschichte der Grenzsteine als Steinerne Zeugen in Wald und Flur. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2009, ISBN 978-3-86777-125-2.
- Manfred Kastner, Ulrich Rüger: Der Rennsteig - Historische Grenzsteine. Rhino-eldonejo, Ilmenau/ Wüstrow 2008, ISBN 978-3-939399-05-6
- Steffen Raßloff: Steinerne Kleinstaaterei. Zum Lapidarium in Willroda. En: Thüringer Allgemeine de la 18-a de aŭgusto 2012