Ordeno de Ruĝa Standardo (Sovetunio)
Ordeno de Ruĝa Standardo | ||
ordeno • militista honorigo | ||
---|---|---|
Lando | Sovetunio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko | |
Fondita en | 16-a de septembro 1918 | |
Ordeno de Ruĝa Standardo (ruse Орден Красного Знамени, O'rden Kra'snogo Zna'meni) estas la unua plej prestiĝa ordeno de Sovetunio por sovetiaj soldatoj de ĉiuj rangoj premiitaj pro kuraĝo en bataloj kaj ceteraj eksterordinaraj militaj agoj.
Ĝi aperis la 16-an de septembro 1918 per dekreto de la Tutrusia Ekzekutiva Komitato por rekompenci heroojn de la Ruĝa Armeo, kiuj aktive batalis kontraŭ la Blanka Armeo . La ordeno aspektis kiel ovala arĝenta medaliono (41mm x 36mm), en kies centro videblis la ruĝa stelo kun martelo kaj serpo, super ili malvolviĝis la ruĝa standardo kun jena teksto: "Laboristoj de ĉiuj landoj unuiĝu". Ĉe la bazo de la insigno estis la literoj CCCP (= USSR). La rubando estis ruĝa kun blanka bordo sur la flankoj kaj blanka strio tra la centro.
La unua kavaliero de la ordeno estis militestro Vasilij Bluĥer.