Pietro Nardini
Aspekto
Pietro Nardini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1722 en Livorno |
Morto | 7-an de majo 1793 (71-jaraĝa) en Florenco |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Grandduklando de Toskanio |
Okupo | |
Okupo | komponisto aldviolonisto |
Pietro NARDINI (12a de Aprilo, 1722 – 7a de Majo, 1793) estis itala komponisto kaj violonisto, transira muzikisto kiu laboris laŭ tradicioj kaj de Baroko kaj de Klasikismo.
Nardini naskiĝis kaj studis en Livorno kun Giuseppe Tartini. Li translokiĝis al Germanio kie li aliĝis al la kortega kapelo en Stuttgart, kie li iĝis dirigento en 1762. Tamen, li abandonis siajn taskojn tie en 1765 por iĝi Kapellmeister (kapelestro), en 1770, de la Granda Duko de Toskanio en Florenco.
Kiel amiko de Leopold Mozart, li atestis la alvenon de Wolfgang Amadeus Mozart en lia unua vizito al Italio kaj liaj klopodoj trovi vivtena posteno en 1770–1771.