Plešivec (distrikto Rožňava)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Plešivec |
Plešivec | ||
hungare: Pelsőc | ||
municipo | ||
Plešivec el Koniarska planina
| ||
|
||
Oficiala nomo: Plešivec | ||
Ŝtato | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Distrikto Rožňava | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Gemer | |
Montaro | Slovaka karsto | |
Najbaras kun | NP Slovaka karsto | |
Rivero | Slaná | |
Situo | Plešivec | |
- alteco | 218 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 32′ 40″ N 20° 24′ 08″ O / 48.54444 °N, 20.40222 °O (mapo) | |
Areo | 62,142 km² (6 214,2 ha) | |
Loĝantaro | 2 383 (31.12.2011) | |
Denseco | 38,35 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1243 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 049 11 | |
Telefona antaŭkodo | +421-58 | |
Aŭtokodoj | RV | |
NUTS | 526096 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
Vikimedia Komunejo: Plešivec (Rožňava) | ||
Retpaĝo: www.plesivec.ocu.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Plešivec, hungare Pelsőc estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en valo de rivero, laŭ bordo de Slaná, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Rožňava-Tornaľa, fine fervojo al Jelšava kaj Magnezitovce. Rožňava troviĝas 16 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1243 en formo "Plesouch", tiam Béla la 4-a donacis la kampojn por konstruado de fortikaĵo kaj abatejo. La loko estis doganejo en la 13-a jarcento, en 1328 ĝi urbiĝis kun foirorajto. En 1558 la turkoj okupis la urbon, poste ofte okazis detruoj kaj sieĝoj. Dum la hungara liberecbatalo la rusoj bruligis la urbon. En 1893 la fervojo atingis la urbeton. En 1910 loĝis tie 2393 homoj (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al la distrikto de Rozsnyó. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2447 homoj (1204 hungaroj, 1076 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- iam gotika kaj katolika, nun renesanca kalvinana preĝejo el la 13-a jarcento kune kun parte restanta defenda muro
- postgotika tombeja kapelo de familio Bebek el la 16-a jarcento, klasikisma turo aldoniĝis en 1807
- ruinoj de fortikaĵo sur montopinto 427 m-ojn alta
- baroka iama departementa domo de 1720
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la iama Pelsőc naskiĝis:
- en 1878 hungara pentristo Gyula Rudnay
- hungara kalvinana episkopo János Pelsőczi Kovács