Preĝejo Sankta Leonardo (Erfurto)
La Preĝejo Sankta Leonardo (germane: Leonhardskirche) estis paroĥa preĝejo sur la citadelo Petersberg en Erfurto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni komencis konstrui ĝin en 1172 kaj la altaro konsekritis en 1185: pro tio oni supozas la finkonstruon fariĝinta samjare. En 1290 oni alikontruis en la romanikstila kirko la fenestrojn laŭ la nova gotika modo.
Kiam dum la 17-a jarcento la citadelo etendiĝis kaj fariĝis baroka urbofortreso, oni ne plu tre bezonis la kirkon. Sekve oni simple ŝanĝis ĝin en deponejon por armiloj; la grandajn gotikajn fenestrojn oni fermis per muro. La militara uzo restis eĉ ĝis 1945, kiam la ejo detruitis aŭ per bomboj[1] respektive (laŭ alia fonto) per eksplodigo fare de usonaj soldatoj.[2].
En 1996 oni elfosis la fundamentojn kaj ekmontris ilin al la vizitantoj de la citadelo, ege ŝatata ekskursocelo en monteto super la ĉefurbo turingia.
Subnotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Informoj sur erfurt-web. Arkivita el la originalo je 2008-12-09. Alirita 2014-01-03.
- ↑ Schöneburg, p. 111
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet, Erfurt 2007.