Prometeo (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Prometeo (apartigilo). |
Prometeo | |
Natura satelito de Saturno (XVI) | |
astronomia simbolo
| |
Prometeo, fotita de Cassini la 26-an de decembro 2009)
| |
satelito de Saturno • Paŝtist-satelito • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno XVI[1] |
Aliaj nomoj | S/1980 S 27 vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Prometeo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Stewart A. Collins kaj D. Carlson |
Dato de malkovro | 31-a de oktobro 1980[1] |
Loko de malkovro | Usono[1] |
Unua superflugo | Voyager 1 (25-an de oktobro 1980)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 139 470 km |
Discentreco | 0,0023 |
Klinangulo | 0° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
Periodo | 0,613 tago |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 119 × 87 × 61 km (ne sfera) |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
3,3 × 1017 kg 0,63 × 103 kg/m3 ~0,003 m/s2 ~19 m/s |
Rotacia periodo | Kaptita rotacio |
Aksa kliniteco | 0° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ~74 K |
Albedo Geometria albedo |
0,6 0,6 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 15,5 |
Prometeo estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno, kiu orbitas interne de la saturna ringo F.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Malkovris ĝin Stewart A. Collins kaj D. Carlson, je la mez-oktobro 1980[2] sur fotoj de Voyager 1 faritaj la 25-an de oktobro 1980.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Prometeo orbitas proksime de la interna rando de la ringo F, kaj estas ties interna paŝtist-satelito. Bildoj senditaj de Cassini montras, ke la gravito de Prometeo kreas ondojn en la ringo F, kaj ke, kiam la luno estas ĉe sia apoapsido (do, plej proksima de la ringo) ĝi altiras materion[3] el la ringo.
La prometea orbito estas perturbata de Pandoro: Observoj de 1995 kaj 1996 montris, ke Prometeo malfruis de 20° for de la loko, kie ĝi estu laŭ kalkuloj de 1981, la orbito de Prometeo estas kaosa, ĉar ĝi estas en orbita resonanco kun Pandoro. Plej gravaj orbitaj ŝanĝoj okazas ĉiuj 6,2 jaroj, kiam la periapsido de Pandoro laŭliniiĝas kun la apoapsido de Prometeo. Tiam la du lunoj proksimiĝas je 1 400 km.
Prometeo estas perturbanto de la orbito de Atlaso, pli malgranda luno ĉe la ekstera rando de la ringo A, al averaĝa distanco de 1 680 km.
Formo
[redakti | redakti fonton]Prometeo estas longforma objekto (119 km × 87 km × 61 km). Ĝia malgranda denso pensigas, ke ĝi estas glacia kaj porhava. Ĝia surfaco montras kraterojn, valojn, klifojn, kvankam ĝi aspektas malpli kraterhava ol la najbaraj lunoj Pandoro, Epimeteo, Jano.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝia maldaŭra nomo estis S/1980 S 27. Oni nomis ĝin laŭ la titano Prometeo, frato de Atlaso kaj Epimeteo
-
Foto de Cassini; 27-a de januaro 2010
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ IAUC 3532: SN IN NGC 6946; Sats OF SATURN; HD 44179; W Hya (angle)
- ↑ Prometeo frapas saturnan ringon Arkivigite je 2010-08-17 per la retarkivo Wayback Machine el "futura-sciences" (france)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prometeo, Pandoro saturnaj lunoj (el "La
Naŭ8 planedoj")] (angle) - Prometeo, interna paŝtisto de la ringo F el "The Planetary Society" (angle)
- Prometeo, el la paĝaro de Jean-Michel (france)
- La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") Arkivigite je 2010-04-19 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- Prometeo kaj Pandoro (el "Projekto Luno") (germane)
|